Novaĵoj (Aŭgusto 10)

(GMT+08:00) 2018-08-10 15:58:42     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia vendreda elsendo. Estas la 10a de aŭgusto. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: speciala sendito de ĉina prezidanto ĉeestos inaŭguron de la 18a Azia Sportkonkurso; Sud-Koreio kaj la KDPR okazigos altnivelan intertraktadon. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang anoncis vendrede, ke speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj vicĉefministro Sun Chunlan vojaĝos al Ĝakarto, la ĉefurbo de Indonezio, por ĉeesti la inaŭguron de la 18a Azia Sportkonkurso en la 18a de aŭgusto. Ŝi estas invitita de indonezia prezidento Joko Widodo.

La fotoekspozicio Kundivido de Granda Gloro vendrede malfermiĝis en la Konferenca Centro de Honkongo, por memorfesti la 40an datrevenon de la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio. Pli ol 450 eminentuloj el politikaj kaj komercaj rondoj de Honkongo ĉeestis la inaŭguron.

Ĉefadministranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono, Carrie Lam, diris en sia parolado en la ceremonio, ke en decembro de 1978 en Pekino la 11a Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigis la 3an plenan sesion kaj decidis komenci enlandan reformon kaj pordmalfermon al la ekstero por modernigi agrikulturon, industrion, sciencteknikon kaj nacian defendon. En la pasintaj 40 jaroj, Ĉinio akiris grandajn atingojn en la nacia ekonomio kaj socia disvolvado. Ĉinio jam fariĝis la dua plej granda ekonomio, la unua plej granda industria lando, la unua plej granda varkomerca lando kaj la lando kun plej granda rezervo de fremdaj valutoj en la mondo.

La sud-korea Ministerio pri Reunuigo anoncis, ke Sud-Koreio kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) ĵaŭde konsentis okazigi altnivelan intertraktadon en la 13a de aŭgusto en la landlima vilaĝo Panmunjom.

La KDPR proponis okazigi la altrangulan dialogo kun Sud-Koreio en Tongilgak, konstruaĵo de la KDPR en Panmunjom, por efektivigi la Deklaracion de Panmunjom. La sud-korea flanko akceptis la proponon pri dialogo por ekzameni la efektivigon de la deklaracio, subskribita de sud-korea prezidento Moon Jae-in kaj la plej alta gvidanto de la KDPR Kim Jong Un en ilia unua renkontiĝo en la 27a de aprilo en Panmunjom. La du gvidantoj renkontiĝis denove en Panmunjom en la 26a de majo antaŭ la pintkunveno de la KDPR kaj Usono en la 12a de junio en Singapuro.

La KDPR proponis ankaŭ diskuti preparojn por la venonta interkorea pintkunveno, kiun Moon kaj Kim konsentis okazigi aŭtune en Pjongjango, dum la venonta altnivela intertraktado inter la du flankoj.

Oficiala ĵurnalo de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) ĵaŭde vokis deklari finon al la milito kun Usono.

La oficiala ĵurnalo Rodong Sinmun diris en komento, ke proklami finon al la milito estas la unua paŝo por certigi pacon kaj sekurecon ne nur sur la Korea Duoninsulo, sed ankaŭ en la regiono kaj la tuta mondo. Ĝi diris, ke se la milita alfrontado inter la KDPR kaj Usono finiĝos per deklaro, la atmosfero fariĝos favora por starigo de konfido.

La deklaro aldonis, ke la registaro de la KDPR proponis deklari finon al la milito kaj turni la armistican interkonsenton en pacan interkonsenton, kio estas la plej akceptebla maniero por mildigi streĉon kaj certigi daŭripovan pacon sur la Korea Duoninsulo.

Proparolanto de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Maria Zakharova diris ĵaŭde, ke Rusio studos respondajn rimedojn kontraŭ la novaj usonaj sankcioj.

Zakharova diris en regula gazetara konferenco, ke la rusa flanko studos respondajn rimedojn surbaze de la usonaj sankcioj. Ŝi diris, ke Rusio reciprokos la usonajn sankciojn .

Zakharova diris, ke Usono enkondukis sankciojn kontraŭ Rusio je la preteksto de uzo de biokemiaj armiloj, kaj samtempe promesis klopodi por plibonigi siajn rilatojn kun Rusio, kio estas nuda hipokriteco. Ŝi aldonis, ke efektivigo de novaj sankcioj kontraŭ Rusio estas rekta premado al la enketo pri venenado kontraŭ eksa rusa spiono Sergei Skripal kaj lia filino. Ŝi emfazis, ke iu ajn ago, kiu povas malbonigi rusa-usonajn rilatojn, ne estas elekto de la rusa flanko.

La indonezia oficejo de batalo kontraŭ naturaj katastrofoj lunde diris, ke 259 homoj mortis en la 7-magnituda tertremo, kiu okazis la 5an de aŭgusto en la insulo Lombok de la provinco Okcident-Nusa-Tenggara, Indonezio.

Proparolanto de la oficejo publikigis deklaron, dirante, ke ĝis la 17a horo de la 9a de aŭgusto laŭ loka tempo, 270 mil loĝantoj evakuis sian hejmlokon. Krome, 1 033 vunditoj restas kuracataj en lokaj medicinaj establoj. Ĝis nun ankoraŭ granda kvanto da homoj estas sub la ruinoj.

Sud-sudana prezidento Salva Kiir merkrede nokte aprobis amnestion al ribela gvidanto Riek Machar, kelkajn tagojn post kiam militantaj partioj subskribis interkonsenton pri divido de potenco en Sudano.

En respublika ordono elsendita de ŝtata radio en Ĝubo, Kiir diris, ke tuj efikos la pardono, kiu estas aprobita post preskaŭ kvin jaroj de konflikto.

Kiir diris ankaŭ, ke la amnestio estas aplikebla por ĉiuj aliaj separitaj grupoj, kiuj militis kontraŭ la lando de post eksplodo de la konflikto en la mezo de decembro 2013, ĝis kiam la interkonsento pri sekureco kaj divido de potenco estis subskribita dimanĉe en la sudana ĉefurbo Kartumo.

Kiir diris en sia ordono, ke la respublika ordono de la numero 14 de la jaro 2018 pri la ĝenerala amnestio al la opozicia gvidanto Riek Machar Teny kaj aliaj separitaj grupoj, kiuj militis kontraŭ la sud-sudana registaro de 2013 ĝis nun.

Kiir reasertis sian plenan sindediĉon al la paca interkonsento, kiu estis subskribita en Kartumo kaj inkluzivas militpaŭzon kaj ĝian efektivigon. Li ankaŭ instrukciis la armeon resti atenta en siaj bazoj kaj batali nur por sindefendo. Li vokis la armeon kaj ĉiujn aliajn organizitajn trupojn permesi eniron de konvojo de humanitara agado sen malhelpo.

Palestinaj armitaj grupoj en Gazao deklaris haltigi batalon kun Israelo, dirante, ke la armita konflikto estis finita ĉe la armitaj grupoj, kaj realigo de la batalhalto dependos de la pluaj agoj de Israelo.

La palestina prezidentejo publikigis deklaron, dirante, ke prezidento Mahmoud Abbas subtenas striktajn kontaktojn kun ĉiuj koncernaj partioj de la internacia komunumo, urĝante rapidan enmiksiĝon de la internacia komunumo por malhelpi la eskaladan agadon kaj eviti pli grandan detruon kaj nestabilecon en la regiono.

Nickolay Mladenov, speciala kunordiganto de la UN por la paca procezo en Mez-Oriento, diris tiutage en deklaro, ke la situacio rapide malboniĝos, se la nuna konflikto ne estos tuj retenita; la UN, Egiptio kaj ĉiuj koncernaj partioj faras senprecedencajn klopodojn por eviti malboniĝon de la situacio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin