Bakado de platkukoj prilumas la vojon de malriĉuloj

(GMT+08:00) 2018-08-10 10:30:15     Redaktoro:Xiong

Nia aŭto por intervjuado malrapide veturis sur malglata vojo intervilaĝa. Kelkaj vortoj ruĝaj legiĝis sur la muro de malalta domo: "Starigi ambicion antaŭ ol liberigi sin de vivomizero". Sed en la domo verŝajne loĝis neniu. Survoje iris nur kelkaj homoj, laŭaspekte maljunaj. Ĉar ni informiĝis, ke ne malmultaj ĉi-lokaj "vivomizeruloj", post la trejnado por platkukistoj en staĝejo, fariĝis liberaj de zorgo pri ĉiutaga vivo, do ni venas al la distrikto Xiatang en Hehui de la provinco Anhui.

La bakita platkuko de Xiatang estas tradicia manĝaĵo, kiu fontis el Han-dinastio (202 a.K. – 220 p.k.). Ĝi nun furoras ne nur en Hefei, sed ankaŭ en Ŝanhajo, Nankino, Yantai kaj aliaj urboj. Ĝi estas vaste amata simple pro sia bongusto kaj tujmanĝebleco – tiuj ecoj bone flatas la bezonon de la rapida kadenco ĉe modernuloj en urboj.

Ekde 2017, kiam la unua staĝo por platkukistoj oficiale malfermiĝis, nun la staĝintoj nombriĝis jam je pli ol ok cent, kaj la pokape monata enspezo de tiuj, kiuj estis trejnitaj en la staĝejo, estas ĉ. sep mil juanoj.

La geedzoj Tao Youcang kaj Ye Daocui, membroj de la vilaĝo Luobei en la urbeto Shuangdun, iam gastelaboris en Kantono. Ili sin okupis de matene ĝis vespere, sed ricevis la monatan enspezon nur je ĉ. kvar mil juanoj. La sumo tute ne sufiĉis por vivteni la gepatrojn restantajn en la hejmloko kaj la du filinojn, kiuj vivis ĉe ili. Ĉiufoje, kiam Tao Youcang rememoras la migran vivon en Kantono, li ne povas kaŝi la senton de afliktiĝo.

Sed nun la situacio ŝanĝiĝis. La staĝejo donis al ili senpagan trejnadon kaj helpis al ili teni butikon de platkukoj. Nun ili vendas pli ol mil platkukojn ĉiutage kaj gajnas nete pli ol mil juanojn. Ĉi-jare ili konstruigis domon duetaĝan. Per diligenteco kaj kapableco ili faris el platkulo "or-kukon". La sinliberigo de vivomizero lasas ridon ĉiam sur la anguloj de la buŝo de Ye Daosui.

Ge Degui, la prezidanto de la Asocio de Platkukistoj en Xiatang, diris al ni, ke tiaj familioj, kiuj iam vivis en malriĉeco sed nun estas liberaj de ĝi, ankoraŭ estas multaj. Nia asocio, kunage kun la registaro, faras senpagan staĝon por familioj aparte malfacilaj en ekonomio kaj helpas al ili starigi sian entreprenon, kaj tiel ili fine skuis de si mizeron kaj vivas dignan vivon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin