Dank' al pekanarboj vilaĝo iras sur vojon al riĉiĝo

(GMT+08:00) 2018-08-10 10:30:15     Redaktoro:Xiong

La vilaĝo Qingfengling al la distrikto Gangji en la urbo Hefei, Anhui, situas ĉe la akvodislimo inter la riveroj Jangzio kaj Huai; kaj pro manko de akvo dum la tuta jaro ĝi estis en 2014 registrita kiel malriĉa vilaĝo, kaj sekve la tasko forigi la malriĉecon estas al ĝi peze ŝarĝa. En la lastaj jaroj la loka registaro donis siajn fortojn al industriigo por rekte helpi malriĉajn loĝantojn, ekzemple, ĝi enkondukis usonajn pekanarbojn kaj aliajn kiel distingajn plantaĵojn, kaj pro tio, dank' al la enkonduko kaj kultivado de pekanarboj la vilaĝo iras sur la vojon al riĉiĝo.

Apenaŭ ni, raportistoj, alvenis la vilaĝon Qingfengling, ni estis ĉarmitaj de la granda treniĝo da usonaj pekanarboj. Ĝi estas specifa produktanto de usonaj pekanarboj. Shen Juncheng, la ĉefa administranto de la agrikultura kompanio Shunyuan de Anhui, konigis al la raportistoj la staton, ke la kaŭzo, kial ili enkondukis tiun ĉi specon de planto, estas tio, ke la lokaj naturaj kondiĉoj tre konvenas al la plantado de usonaj pekanarboj.

"Kiam ni elektis plantadon de usonaj pekanarboj, ni konsideris ĉefe tion, ke la loko situas ĉe la akvodislimo inter la riveroj Jangzio kaj Huai, kaj estas ofte suferanta je sekeco; ordinaraj plantoj donis malaltan produktkvanton kaj dume postulis relative altan koston, kaj pro tio ni elektis plantadon de usonaj pekanarboj."

Ekde la jaro 2014 Shen Juncheng sinsekve faris investon de pli ol dek milionoj da juanoj en la plantadon de usonaj pekanarboj sur 2 400 muoj da kampoj, kiuj estis uzrajte ceditaj al li de la kamparanoj. Parto el tiuj 2 400 muoj apartenas al 12 familioj malriĉaj, kaj per siaj kampoj ceditaj ili povas jare enspezi 600 juanojn el ĉiu muo.

"Per tiuj 2 400 muoj la vilaĝanoj ĉiujare povas ricevi pli ol milionon da juanoj. Kaj cetere, la vilaĝanoj povas labori en nia kompanio, kaj ilia salajro ĉiujara konsistas el pli ol okcent mil juanoj."

Pri la estonta projekto Shen Juncheng diris, ke, kiam la produktovaloro de la plantado de usonaj pekanarboj atingos certan mezuron, li planos fari ekspluatadon sub la arboj, ekzemple bredadon, plantadon de fungoj, kaj similajn. Krome, oni povos ankaŭ entrepreni trian industrion, kia estas turismo, loĝado en vilaĝa familio, kaj tiel plu. Per tiuj metodoj la lokanoj povos liberigi sin de malriĉeco kaj konstrui sian vilaĝon pli bela kaj alloga.

Ĝis tiam, kiam la raportistoj finis sian raporton, la areo de la plantitaj usonaj pekanarboj jam atingis 12 000 muojn. La specifa industrio planti usonajn pekanarbojn kondukis la kamparanojn de la vilaĝo sur la vojon al riĉiĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin