Sud-Koreio kaj KDPR okazigos altnivelan intertraktadon

(GMT+08:00) 2018-08-10 14:39:55     Redaktoro:Yu

La sud-korea Ministerio pri Reunuigo anoncis, ke Sud-Koreio kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) ĵaŭde konsentis okazigi altnivelan intertraktadon en la 13a de aŭgusto en la landlima vilaĝo Panmunjom.

La KDPR proponis okazigi la altrangulan dialogo kun Sud-Koreio en Tongilgak, konstruaĵo de la KDPR en Panmunjom, por efektivigi la Deklaracion de Panmunjom.

La sud-korea flanko akceptis la proponon pri dialogo por ekzameni la efektivigon de la deklaracio, subskribita de sud-korea prezidento Moon Jae-in kaj la plej alta gvidanto de la KDPR Kim Jong Un en ilia unua renkontiĝo en la 27a de aprilo en Panmunjom.

La du gvidantoj renkontiĝis denove en Panmunjom en la 26a de majo antaŭ la pintkunveno de la KDPR kaj Usono en la 12a de junio en Singapuro.

La KDPR proponis ankaŭ diskuti preparojn por la venonta interkorea pintkunveno, kiun Moon kaj Kim konsentis okazigi aŭtune en Pjongjango, dum la venonta altnivela intertraktado inter la du flankoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin