Kvanto de 60% estas ruĝa linio fiksita de Usono por ĝiaj kontraŭuloj

(GMT+08:00) 2018-08-10 19:09:36     Redaktoro:Yu
Ĉi-semajne Usono kaj Ĉinio sinsekve publikigis listojn de aldonaj tarifoj sur importitaj varoj unu el la alia kun la valoro de 16 miliardoj da usonaj dolaroj respektive kaj decidis efektivigi ilin ekde la 23a de aŭgusto, kaj tiel la tarifoj unu kontraŭ la alia kiel unuaj rezultoj de la komerca milito provokita de Usono sur importitaj varoj kun la valoro de 50 miliardoj da usonaj dolaroj respektive estas efektivigitaj.

Usono adoptis la politikon de tarifoj kontraŭ Ĉinio publike por solvi malekviliron de la duflanka komerco pro politika konsidero, sed la pli profunda strategia celo estas, ke Usono devas reteni rapide leviĝantajn kontraŭuloj por subteni hegemonion de sia dolaro, domini multflankajn regulojn kaj gajni pli multajn ekonomiajn profitojn.

La usona ŝtato havas historion de nur pli ol 200 jaroj. Tamen ĝi estas sperta en retenado de siaj rivaloj. En la pasinta jarcento, Usono dufoje maltrankviliĝis pri siaj kontraŭuloj. Iam la malneta enlanda produkto de la tiama Sovetio superis 60% de tiu de Usono, kaj pro tio Usono pli intense retenis la landon. Sed ankaŭ Sovetio faris fatalan eraron, kiu fine kaŭzis disfalon de la unio. La dua maltrankviliĝo de Usono okazis, kiam la malneta enlanda produkto de Japanio superis 60% de tiu de Usono. Poste Usono devigis Japanion subskribi la Placan Interkonsenton, kiu poste reduktis Japanion al longperioda recesio.

Estas evidente, ke por Usono, la kvanko de 60% de la malneta enlanda produkto de Usono estas ruĝa linio, kaj tiu, kiu transpasos la ruĝan linion, estos senkompate batita de Usono. Tio tute ne rilatas kun ideologio aŭ politikaj sistemoj de la defiantoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin