Ministroj pri eksterlandaj aferoj de Rusio kaj Usono telefone diskutis pri usona sankcio al Rusio

(GMT+08:00) 2018-08-11 15:19:08     Redaktoro:Li

Vendrede usona ŝtata sekretario Mike Pompeo kaj rusa ministro pri eksterlandaj aferoj telefone diskutis la novan sankcion de Usono al Rusio kaj siria situacio.

Proparolanto de usona Ŝtata Departemento publikigis deklaron vendrede kaj diris, ke Pompeo reasertis ke Usono volas plibonigi rilatojn kun Rusio.

Retejo de rusa ministro de eksterlandaj aferoj publikigis informon kaj diris, ke laŭ propono de Usono, Sergei Lvrov faris telefonan interparolon kun Mike Pompeo. Rusio ne akceptas la novajn sankciojn kontraŭ Rusio pro la akuzo pri venenado kontraŭ eksa rusa spiono kaj lia filino.

La usona Ŝtata Departemento diris merkrede, ke la lando efektivigos novajn sankciojn kontraŭ Rusio pro la akuzo pri venenado kontraŭ eksa rusa spiono kaj lia filino.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin