La sankcioj de la usona registaro eksplodigis enlandajn kritikojn

(GMT+08:00) 2018-08-11 17:36:07     Redaktoro:Li

En la pasinta semajno la usona registaro multfoje preni ekonomiajn premajn rimedojn, ekzemple denove efektivigas sankciojn kontraŭ Irano, malpermesis eksporti sentemajn produktaĵojn kaj teknologiojn kiuj koncernas ŝtatan sekurecon, kaj duobligos aldonajn tarifojn sur ŝtalaj kaj aluminiaj produktaĵoj el Turkio. La sankcioj de la usona registaro eksplodigis enlandajn kritikojn.

La novaĵ-agentejo The New York Times citis parolojn de Chad Bown, altnivela studisto de usona Internacia Ekonomia Instituto Peterson, "la agado de Usono donis maltrankvilajn signalojn."

Eswar Prasad, ekonomia eksperto de la Universitato Cornell diris kiam li akceptis intervjuon de amaskomunikilo, ke la usona registaro tro multe uazas sankciajn rimedoj, kiuj kreis malbonan precedencon.

Edward Price, proparolanto de la ŝtata sekureca komisiono de la Obama Registaro, diris per sociala amaskomunikilo, ke la usonaj konsumantoj pagos la prezon de la registaraj tarifa-sankciaj agadoj.

Pri la tarifa altiĝo sur ŝtalaj kaj aluminiaj produktaĵoj el Turkio, Dan Mahaffy, vic-ĉefestro de studa centro de usona prezidento kaj la Kongreso, diris al ĵurnalisto, ke la Traktado 232 jam fariĝas usona preteksto por fari komercajn subpremojn, fakte la agadoj ne povas protekti usonan ŝtatan sekurecon.

Unu komenta artikolo de The Washington Post montris, ke la sankciaj rimedoj jam anstataŭis usonajn diplomatiajn politikojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin