Tri ĉinoj estas inter ses vuntitoj en sinmortiga bombatako en Pakistano

(GMT+08:00) 2018-08-12 13:40:12     Redaktoro:Yu

La ĉina ambasadorejo en Pakistano diris, ke sinmortiga bombatako vundis ses homojn, inkluzive de tri ĉinaj laboristoj, sabate en la pakistana sudokcidenta provinco Balochistan.

La ĉina ambasadejo kaj la ĉina konsuleja ĝeneralo en Karaĉio diris en deklaro, ke la ambasadorejo kaj konsulejoj de Ĉinio en Pakistano forte kondamnas la perfortan atakon en Balochistan kaj esprimas sian sinceran simpation al la vunditoj de ambaŭ landoj.

La deklaro aldonis, ke la ĉina flanko petis Pakistanon enketi pri la okazaĵo, alporti la krimulojn al justeco kaj preni pliajn efikajn rimedojn por certigi la sekurecon de la ĉinaj institucioj kaj civitanoj en Pakistano.

La sinmortiga bombatako frakasis la fenestrojn de la buso portanta la ĉinajn laboristojn en Dalbandin, ĉirkaŭ 340 kolometrojn sudokcidente de la provinca ĉefurbo Quetta.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin