Artikolo de Xinhua memorigas 40an datrevenon de reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-08-12 14:14:31     Redaktoro:Yu

Artikolo de la novaĵ-agentejo Xinhua diris, ke reformo kaj pordmalfermo kondukis antikvan kaj junan socialisman Ĉinion al nova kampo plena de espero kaj viveco.

La novaĵ-agentejo Xinhua dimanĉe publikigis artikolon sub la titolo Reformo kaj Pordmalfermo Malfermis Vastan Kampon. La artikolo diris, ke per la reformo kaj pordmalfermo, Ĉinio frakasis la ideologian katenon kaj forigis barierojn, kiuj malhelpis la divolvadon, kaj tiel sukcese malfermis novan kurson, novan vojon kaj novan spacon por disvolvado, kio kondukis la antikvan kaj junan socialisman landon al tute nova kampo plena de espero kaj viveco.

La artikolo rimarkigis, ke Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris, ke reformo kaj pordmalfermo estas la rimedo, kiu decidas la sorton de moderna Ĉinio, kaj ankaŭ ŝlosila paŝo por atingi la du centjarajn celojn kaj realigi la grandan rejuniĝon de la ĉina nacio.

La artikolo montris, ke la reformo kaj pordmalfermo alportis al Ĉinio grandegan ŝanĝiĝon dum mallonga momento de la historio. Ĉinio trairis per kelkdek jaroj la modernigan vojon, kiun okcidentaj landoj trapasis dum kelkcent jaroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin