Usonaj farmistoj maltrankvilaj pri negativa influo de komerca milito

(GMT+08:00) 2018-08-12 15:17:10     Redaktoro:Yu

Donitaĵoj vendrede publikigitaj de la usona Departemento de Agrikulturo montris, ke laŭ prognozo, la produktkvantoj de sojfabo kaj maizo po tersurfaca unuo estos rekordaj ĉi-jare en Usono, kaj la stoko de sojfabo atingos novan historian alton. Sed pro la eskaladiĝanta komerca milito, usonaj farmistoj estas maltrankvilaj pri la negativa influo.

Laŭ la donitaĵoj, ĉi-jare la produktkvanto de sojfabo kalkuliĝos al 1 200 miliardoj da tunoj – la nova alto historie. La stoko de sojfabo dum la periodo de 2018 ĝis 2019 estos pli granda je 80% ol la antaŭa jaro. Post publikigo de la donitaĵoj, en la Ĉikaga Borso, la prezo de sojfano en templima negoco por aŭgusto falis je proksimume 5%. Antaŭe en julio la prezo de sojfabo jam falis ĝis la plej malalta nivelo en dek jaroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin