Ĉefministro: Ĉinio volas labori kun Japanio por sana disvolviĝo de rilatoj

(GMT+08:00) 2018-08-12 16:23:05     Redaktoro:Yu
Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris dimanĉe, ke Pekino volas labori kune kun Tokio por longedaŭra sana kaj stabila disvolviĝo de duflankaj rilatoj.

Li kaj japana ĉefministro Shinzo Abe tiutage interŝanĝis gratulajn mesaĝojn por festi la 40an datrevenon de la subskribo de la Ĉina-Japana Traktato de Paco kaj Amikeco.

Li rimarkigis en sia mesaĝo, ke antaŭ 40 jaroj, la gvidantoj de la du landoj decidis subskribi la traktaton kaj konfirmis diversajn principojn en la ĉina-japana komuna deklaro en la formo de leĝo, kreante mejloŝtonon de duflankaj rilatoj. Dum la lastaj 40 jaroj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio faris rimarkindan progreson, kio alportis profitojn al la du popoloj kaj kontribuis al la prospero kaj stabileco en la regiono kaj la tuta mondo. Li diris, ke Ĉinio volas labori kune kun Japanio por defendi la politikan fundamenton de la duflankaj rilatoj, profundigi kunlaboron de reciproka profito, konvene trakti malkonsentojn kaj akceli longtempe sanan kaj stabilan disvolviĝon de duflankaj rilatoj en la spirito "preni la pasintecon kiel spegulon kaj rigardi al la estonteco" kaj laŭ la principoj difinitaj en la kvar politikaj dokumentoj subskribitaj de la du flankoj.

Abe diris en sia mesaĝo, ke danke al la komunaj klopodoj, la rilato inter la du flankoj spertis substancan disvolviĝon en la kampoj de politiko, ekonomio, kulturo kaj interhomaj interŝanĝoj. Li diris, ke Japanio kaj Ĉinio surŝultrigas gravajn devojn por paco kaj prospero de la regiono kaj la mondo, kaj devas plu profundigi sian kunlaboron kaj kontribui al la traktado de diversaj problemoj alfrontataj de la internacia komunumo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin