Novaĵoj (Aŭgusto 13)

(GMT+08:00) 2018-08-13 18:14:44     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 13-a de aŭgusto, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke la unua sunsondilo de la homaro komencis proksimiĝi al la Suno; Sud-Koreio kaj la KDPR konsentis okazigi pintkunvenon septembre en Pjongjango. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris dimanĉe, ke Pekino volas labori kune kun Tokio por longedaŭra sana kaj stabila disvolviĝo de la duflankaj rilatoj.

Li kaj japana ĉefministro Shinzo Abe tiutage interŝanĝis gratulajn mesaĝojn por festi la 40an datrevenon de la subskribo de la Ĉina-Japana Traktato de Paco kaj Amikeco.

Li rimarkigis en sia mesaĝo, ke antaŭ 40 jaroj, la gvidantoj de la du landoj decidis subskribi la traktaton kaj konfirmis diversajn principojn en la ĉina-japana komuna deklaro en la formo de leĝo, kreante mejloŝtonon de duflankaj rilatoj. Dum la lastaj 40 jaroj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio faris rimarkindan progreson, kio alportis profitojn al la du popoloj kaj kontribuis al la prospero kaj stabileco en la regiono kaj la tuta mondo. Li diris, ke Ĉinio volas labori kune kun Japanio por defendi la politikan fundamenton de la duflankaj rilatoj, profundigi kunlaboron de reciproka profito, konvene trakti malkonsentojn kaj akceli longtempe sanan kaj stabilan disvolviĝon de duflankaj rilatoj en la spirito "preni la pasintecon kiel spegulon kaj rigardi al la estonteco" kaj laŭ la principoj difinitaj en la kvar politikaj dokumentoj subskribitaj de la du flankoj.

Abe diris en sia mesaĝo, ke danke al la komunaj klopodoj, la rilato inter la du flankoj spertis substancan disvolviĝon en la kampoj de politiko, ekonomio, kulturo kaj interhomaj interŝanĝoj. Li diris, ke Japanio kaj Ĉinio surŝultrigas gravajn devojn por paco kaj prospero de la regiono kaj la mondo, kaj devas plu profundigi sian kunlaboron kaj kontribui al la traktado de diversaj problemoj alfrontataj de la internacia komunumo.

La sunsondilo Parker de la Nacia Aeronaŭtika kaj Spaciala Administracio de Usono, la plej rapida spacoveturilo en la historio, pafiĝis sur la fortega raketo Delta-IV en la usona ŝtato Florido dimanĉe, por la misio studi la Sunon pli proksime ol iu ajn alia spacoveturilo.

Sud-Koreio kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) lunde konsentis okazigi la trian pintkunvenon inter sudkorea prezidento Moon Jae-in kaj la plej alta gvidanto de la KDPR Kim Jong Un septembre en Pjongjango.

La interkonsento estis atingita post la altnivela intertraktado inter la du flankoj en la landlima vilaĝo Panmunjom. La komunika gazetara deklaro, publikigita post la intertraktado, diris, ke la du flankoj konsentis okazigi la interkorean pintkunvenon en Pjongjango antaŭ la fino de septembro. Sed la tri-fraza deklaro ne detalis la horaron.

Kiam la turka liro evidente devalutis, usona prezidento Donald Trump vendrede ordonis per Twitter meti 50-procentajn kaj 25-procentajn tarifojn super importitajn turkajn ŝtalajn kaj aluminiajn produktojn. Antaŭe Usono frostigis aktivojn de turkaj ministroj pri justico kaj internaj aferoj en Usono. Ĉu Usono, kiu enmetis tranĉilon en la koron de sia aliancano, estas findinda kaj respondeca membro de la internacia komunumo?

Fakte tia dubo ekzistas jam de longa tempo. En la pasinta jaro, germana ĉefministro Angela Merkel diris en la pintkunveno de Grupo 7: "La epoko, en kiu ni povas fidi unu la alian, jam parte pasis. Sorto devas esti tenata en niaj propraj manoj." En la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, kurdoj en la iraka norda landparto ribelis kontraŭ la reĝimo de Bagdado, tiam Usono promesis helpi kurdojn, tamen finfine Usono forlasis ilin. Multaj kurdoj mortis aŭ vundiĝis.

Do, kio estas usona eksterlanda politiko? "Privilegio de Usono" probable estis plej klara kaj rekta respondo en la lastaj jaroj. En la diplomatia rondo de Mez-Oriento, cirkulis la frazo: timinde estas esti malamiko de Usono, kaj pli timinde estas esti ĝia amiko.

La 23an de aŭgusto la usona registaro komencos kolekti 25-procentajn aldonajn tarifojn de importitaj ĉinaj varoj kun la valoro de 16 miliardoj da usonaj dolaroj, eskaladante la komercan militon. La germana ekonomia rondo donis grandan atenton al la usona decido kaj esprimis firman oponon kontraŭ ĉia komerca protektismo.

Jürgen Friedrich, estro de la germana administracio pri eksterlanda komerco kaj investado, diris, ke Germanio kaj Ĉinio kiel gravaj ekonomioj kaj grandaj komercaj kaj investaj landoj de la mondo devas kunigi la manojn por trakti tutmondajn defiojn, protekti multflankan komercan sistemon, subteni apertan merkaton kaj liberan komercon kaj akceli malfermon kaj investadon unu al la alia.

Lastatempe pluraj italaj amaskomunikiloj publikigis artikolojn, opiniante, ke la komerca milito provokita de Usono, kiu malutilas ankaŭ al Usono mem; subfosas interesojn de usonaj entreprenoj kaj konsumantoj kaj alportas grandan riskon al la komerco kaj ekonomia kreskado de la tuta mondo.

Komento publikigita de la itala ĵurnalo Il Corriere Della Sera en la 10a de aŭgusto diris, ke la komerca milito, lanĉita de la usona registaro je la preteksto de maljustaj praktikoj de Ĉinio, havas negativan influon sur nemalmultajn usonajn enlandajn entreprenojn. La artikolo citis enketon faritan de la usona ĵurnalo The Wall Street Journal al 750 mezgrandaj kaj malgrandaj usonaj entreprenoj, dirante, ke post kiam Usono komencis efektivigi aldonajn tarifojn kontraŭ pluraj landoj aŭ minacis ilin per efektivigo de aldonaj tarifoj, tiuj entreprenoj, plejparte el la agrikulturaj regionoj de Usono, malaltigis la fidon pri sia disvolviĝo ĝis la plej malalta nivelo ekde decembro de 2016.

La usona establo Geologia Esploro diris, ke tertremo de la riktera grado 6,1 skuis la regionon je 64 kilometroj sudokcidente de Kaktovik, urbo de Alasko, dimanĉe je la 14a horo kaj 58 minutoj laŭ Grenviĉa Meza Tempo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin