Inundegoj en Barato kaŭzis morton de 774 homoj

(GMT+08:00) 2018-08-13 19:01:11     Redaktoro:Xiong

La 13an de aŭgusto la barata ĵurnalo Hindustan Times, citante donitaĵon el oficiala fonto, raportis, ke la ĉi-jare pluvosezona inundego en Barato kaŭzis morton de 774 homoj.

La 12an de aŭgusto la donitaĵo publikigita de la ŝtata centro de urĝeco ene de la barata ministerio pri internaj aferoj montris, ke la nombro de la mortintoj pro la inundego estas jena: 187 en Kerala, 171 en Uttar, 170 en West Bangal, 139 en Maharashtra, kaj aliaj en aliaj lokoj.

Barato estas nature katastrofozaj. Kun alveno de pluva sezono en multaj barataj lokoj ofte okazas inundoj, ŝtonkotaj fluoj, kaj alispecaj katastrofoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin