6,1-magnituda tertremo trafis centran Alaskon

(GMT+08:00) 2018-08-13 13:43:52     Redaktoro:Yu

La usona establo Geologia Esploro diris, ke tertremo de la riktera grado 6,1 skuis la regionon je 64 kilometroj sudokcidente de Kaktovik, urbo en North Slope Borough, Alasko, dimanĉe je la 14a horo kaj 58 minutoj laŭ Grenviĉa Meza Tempo.

La epicentro, kun profundo de proksimume 9,9 kilometroj, troviĝis ĉe 69,624 gradoj de norda latitudo kaj 145,247 gradoj de okcidenta longitudo.

La Alaska Seisma Centro diris, ke 13 postskuoj, mezuritaj je la riktera grado 3,1 kaj 4,9 respektive, estis registritaj.

Laŭ la usona Nacia Oceana kaj Atmosfera Administracio, neniu averto pri cunamo estis publikigita post la dimanĉa tertremo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin