Sud-Koreio kaj KDPR okazigos pintkunvenon septembre en Pjongjango

(GMT+08:00) 2018-08-13 14:37:49     Redaktoro:Yu

Sud-Koreio kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) lunde konsentis okazigi la trian pintkunvenon inter sudkorea prezidento Moon Jae-in kaj la plej alta gvidanto de la KDPR Kim Jong Un septembre en Pjongjango.

La interkonsento estis atingita post la altnivela intertraktado inter la du flankoj en la landlima vilaĝo Panmunjom.

La komunika gazetara deklaro, publikigita post la intertraktado, diris, ke la du flankoj konsentis okazigi la interkorean pintkunvenon en Pjongjango antaŭ la fino de septembro. Sed la tri-fraza deklaro ne detalis la horaron.

Ri Son Gwon, prezidanto de la Komitato por Paca Reununigo de la Patrujo, kiu gvidis la delegacion de la KDPR, diris al raportistoj post la altnivela intertraktado, ke la du flankoj jam akordiĝis pri la detala horaro por la pintkunveno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin