13 milionoj da homoj estas favorataj pro akvorezervejo Qingcaosha

(GMT+08:00) 2018-08-14 15:05:45     Redaktoro:Selena

Akvorezervejo Qingcaosha, situanta en la riverenfluejo de la lasta parto de baseno de Jangzio, estas la plej granda riverenflueja malprofundaĵa akvorezervejo en Azio. Ĝi ankaŭ estas unu el fontoj de trinkebla akvo por loĝantoj en Ŝanhajo. La akvorezervejo, establita en junio de 2011, liveras altkvalitan akvon por pli ol duono de ŝanhajaj loĝantoj, nome pli ol 13 milionoj da homoj.

Laŭ konigo, taga provizkvanto de la rezervejo kalkuliĝas al 6 milionoj kaj 80,8 miloj da tunoj. La rezervejo povas konservi urban akvoprovizon je 68 tagoj en ekstrema okazo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin