Khamenei: Irano ne intertraktos kun Usono

(GMT+08:00) 2018-08-14 12:05:27     Redaktoro:Shanshan

Lunde en la irana ĉefurbo Teherano, ĉeestante kunvenon, la plej alta gvidanto de Irano Ayatollah Sayyed Ali Khamenei reasertis, ke Irano ne intertraktos kun Usono.

Laŭ raporto de la Irana Novaĵ-Televido, Khamenei diris, ke retiro de Usono el la irana nuklea interkonsento montris, ke Usono estas despota kaj malsincera, kaj nur intencas igi Iranon fari cedon. Irano neniam intertraktos kun tia lando.

Khamenei diris ankaŭ, ke la nuna ekonomia malfacilo de Irano aperis pro la enlanda kialo, sed ne sankcioj de Usono.

La 8an de majo usona prezidento Donald Trump deklaris retiriĝon de Usono el la irana nuklea interkonsento kaj rekomencis sankciojn kontraŭ Irano. La 30an de julio Trump diris, ke li volas renkontiĝi kun irana gvidanto sen antaŭkondiĉo. Post kiam Usono retiriĝis el la nuklea interkonsento, la irana flanko ĉiam esprimis, ke Usono ne estas kredinda, kaj ĝi ne intertraktos kun Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin