Novaĵoj (Aŭgusto 14)

(GMT+08:00) 2018-08-14 15:14:44     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 14-a de aŭgusto, marde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio bonvenigas nomumon de Bachelet kiel homrajta ĉefo de la UN; Ĉinio faris progreson en la atingo de celoj koncernaj al etnaj minoritatoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris lunde, ke Ĉinio bonvenigas la nomumon de Michelle Bachelet kiel la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj kaj volas labori kun ŝi pri la disvolvado de internaciaj homaj rajtoj.

La Ĝenerala Asembleo de la UN vendrede aprobis eksan ĉilian prezidenton kiel la venontan ĉefon pri homaj rajtoj de la UN. Bachelet sukcedos jordanian diplomaton Zeid Ra'ad al Hussein, kaj komencos sian 4-jaran oficperiodon ekde la 1a de septembro 2018.

Ĉina oficialulo diris lunde en Ĝenevo, ke Ĉinio faras mezlongperiodan taksadon de la efektivigo de la Nacia Agadplano pri Homaj Rajtoj por la Periodo de 2016 ĝis 2020, kaj ĝenerale dirite, bona progreso estis farita en la atingo de la celoj starigitaj koncerne al la etnaj minoritatoj.

Xu Hong, ĝenerala direktoro de la Departemento de Traktato kaj Leĝo de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, faris la rimarkojn dum dialogo kun la Komitato de la UN pri Elimino de Rasa Diskriminacio, kiu reekzamenas la raporton de Ĉinio pri efektivigo de la rilata konvencio.

Xu diris al membroj de la komitato, ke la rajto de la ĉinaj etnaj minoritatoj al partopreno en la konsiliĝo kaj administrado de ŝtataj aferoj estis serioze certigita. Nun, ĉiuj 55 etnominoritataj grupoj en Ĉinio estas plene reprezentataj en la Nacia Popola Kongreso aŭ la nacia leĝdona institucio de Ĉinio, kaj la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, la plej alta politika konsultiĝa instanco de la lando.

La administro de 155 etnaj aŭtonomaj lokoj de Ĉinio, inkluzive de prefektujoj, gubernioj kaj flagoj, estas gvidata de oficialuloj el etnaj minoritatoj. Xu diris, ke etnaj minoritatoj kaj regionoj loĝataj de etnaj grupoj atestis rapidan ekonomian kaj socian disvolviĝon. En 2017, la investo de la ok multetnaj regionoj aŭ provincoj en fiksaj aktivoj kreskis per 11,8%, je 4,6% pli ol la nacia averaĝo.

Lunde en Ĝenevo, ĉina oficialulo diris al la Komitato de la UN pri Elimino de Rasa Diskriminacio, ke estas neniu arbitra maliberigo en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio, kaj la opinio, ke Xinjiang estas "senrajta zono" estas tute kontraŭa al la fakto.

La Komitato de la UN pri Elimino de Rasa Diskriminacio reekzamenis la situacion en Ĉinio en sia 96a sesio en la 10a kaj la 13a de aŭgusto. Dum dialogo inter la ĉina delegacio kaj membroj de la komitato, Hu Lianhe, membro de la ĉina delegacio, diris, ke la libereco kaj digno, ekonomiaj kaj sociaj rajtoj, civilaj kaj politikaj rajtoj kaj aliaj rajtoj de ĉiuj etnoj en Xinjiang estas plene garantiataj laŭ leĝo kaj en praktiko. Hu diris, ke ne estas tiaj aferoj kiel 'centroj pri reedukado' aŭ 'kontraŭekstremismaj trejnaj centroj'. Li diris, ke Xinjiang, viktimo de terorismo, kiu klopodas protekti la vivojn kaj posedaĵojn de ĉiuj etnaj grupoj en la aŭtonoma regiono, kondukis specialajn kampanjojn por bati perfortajn terorismajn agadojn, persekutis kaj enprizonigis multajn krimulojn laŭ la leĝo.

Februare, unu monaton antaŭ ol la komerca reprezentanto de Usono publikigis la rezulton de enketo de la sekcio 301, provokante la komercan militon kontraŭ Ĉinio, la Usona Ĉambro de Komerco en Ĉinio publikigis la raporton pri komerca medio en Ĉinio. La raporto diris, ke 73% de usonaj entreprenoj en Ĉinio profitis de siaj negocoj en 2017, kaj 74% de ili planis pliigi sian investon en Ĉinio en 2018. Tiuj ĉi proporcioj estis la plej altaj en la lasta jaroj. Krome, proksimume 60% da vizititaj membroj de la Usona Ĉambro de Komerco en Ĉinio rigardis Ĉinion kiel unu el la tri plej preferataj cellokoj de investado; 46% da vizititaj membroj opiniis, ke Ĉinio pli larĝe malfermos sian merkaton al fremdlandaj investantoj, kaj 62% da vizititaj membroj kredis, ke en la pasintaj kvin jaroj plialtiĝis la travidebleco de la ĉina registaro en politikfarado kaj komunikado. La raporto pruvis, ke la plejparto de usonaj entreprenoj en Ĉinio estis optimismaj pri la ĉina merkato.

Laŭ donitaĵoj publikigitaj de la ĉina Ministerio de Komerco, 29 591 fremdlandaj entreprenoj estis fonditaj en Ĉinio en la unua duono de la kuranta jaro, je 96,6% pli ol en la sama periodo de la lasta jaro. La negativa influo de la komerca milito inter Ĉinio kaj Usono evidentiĝos nur post iom da tempo, tamen la donitaĵoj montris, ke malgraŭ la komerca milito, fremdlandaj investantoj ankoraŭ fidas la ĉinan merkaton ĉefe pro jenaj kialoj. Unue, Ĉinio havas la ŝancon de integra kresko de produkto kaj konsumo. Due, Ĉinio havas avantaĝon de tutindustria ĉeno. Trie, la grandskala produktkapablo de Ĉinio kaj la noviga kapablo de evoluintaj landoj estas komplementaj. Kvare, la influo de la komerca milito ankoraŭ ne evidentiĝis, tamen ĝenerale, la modera reprosperigo de la monda ekonomio liveras al Ĉinio favorajn eksterajn kondiĉojn por altiro de fremdlanda investado. Krome, Ĉinio pli larĝe malfermos sian merkaton al la ekstero per efektivaj agoj.

Lunde en la irana ĉefurbo Teherano, la plej alta gvidanto de Irano Ayatollah Sayyed Ali Khamenei reasertis en kunveno, ke Irano ne intertraktos kun Usono.

Laŭ la Irana Novaĵ-Televido, Khamenei diris, ke la retiro de Usono el la irana nuklea interkonsento montris, ke Usono estas despota kaj malsincera, kaj nur intencas cedigi Iranon. Li diris ankaŭ, ke la nuna ekonomia malfacilo de Irano aperis pro enlanda kialo, sed ne pro la usonaj sankcioj.

Turka prezidento Recep Tayyip Erdogan diris lunde, ke la turka ekonomio suferas atakon, tamen Turkio kapablas rezisti al la atako.

Erdogan faris la rimarkojn dum sia prelego en la ĉefurbo Ankaro. Li diris, ke la turka ekonomio estas firma, fortika kaj sendifekta, kaj la kurzo de la turka liro baldaŭ stabiliĝos sur la plej racia nivelo. Li aldonis, ke Usono, ankaŭ membro de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo kun strikta kunlaboro, intencis piki Turkion je la dorso per bajoneto.

La nove elektitaj membroj de la Nacia Asembleo aŭ la malsupra ĉambro de la pakistana parlamento lunde ĵuris enoficiĝon, kio markas la formalan inaŭguron de la nova parlamento post la ĝenerala elekto de la 25a de julio.

Eksa prezidanto de la Nacia Asembleo, Sardar Ayaz Sadiq, prezidis la enoficiĝan ĵuron de la novaj membroj. Li bonvenigis nove elektitajn membrojn en konciza parolado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin