Ĉinio bonvenigas nomumon de Bachelet kiel homrajta ĉefo de UN

(GMT+08:00) 2018-08-14 10:27:36     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris lunde, ke Ĉinio bonvenigas la nomumon de Michelle Bachelet kiel la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj kaj volas labori kun ŝi pri la disvolvado de internaciaj homaj rajtoj.

La Ĝenerala Asembleo de la UN vendrede aprobis eksan ĉilian prezidenton kiel la venontan ĉefon pri homaj rajtoj de la UN.

Bachelet sukcedos jordanian diplomaton Zeid Ra'ad al Hussein, kaj komencos sian 4-jaran oficperiodon ekde la 1a de septembro 2018.

Lu diris, ke Ĉinio esperas kaj kredas, ke post transpreno de la oficejo, Bachelet laboros laŭ justa, objektiva kaj ne-elekta maniero, akcelos ekvilibran antaŭenigon de la civilaj politikaj rajtoj, ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj, kaj disvolvaj rajtoj kaj plibonigos tutmondan regadon de homaj rajtoj. Lu diris, ke Ĉinio ĉiam subtenas la altan komisaron kaj la oficejon labori laŭ rajtigo kaj volas labori kun Bachelet pri internaciaj homaj rajtoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin