Afagana armeo mortigis 194 armitajn membrojn de Talibano

(GMT+08:00) 2018-08-14 13:39:45     Redaktoro:Yu

Afgana ministro pri defendo Tariq Shah Bahrami lunde konfirmis al la gazetaro, ke la afgana registara armeo kontinue batalis kun armitaj membroj de la grupo Talibano lastatempe en la ĉefurbo de la orienta provinco Ghazni kaj mortigis 194 membrojn de Talibano.

Bahrami diris en la komuna gazetara konferenco de la Ministerioj de Defendo kaj Internaj Aferoj, ke la batalo jam eniris la kvaran tagon, kaj la provinca ĉefurbo plejparte estas sub la regado de la registara armeo. Li aldonis, ke inter la mortigitaj membroj de Talibano estis 12 komandantoj, kaj aliaj pli ol 140 membroj estis vunditaj; krome, pli ol 100 soldatoj kaj 30 civitanoj mortis en la batalo. En la pasintaj 24 horoj la armeo sendis helpotrupojn kun almenaŭ 1 000 homoj, inkluzive de specialaj trupoj, kaj klopodas por elimini restajn fortojn de Talibano en la provinco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin