Progreso farita en atingo de ĉinaj celoj koncernaj al etnaj minoritatoj

(GMT+08:00) 2018-08-14 13:41:14     Redaktoro:Yu

Ĉina oficialulo diris lunde en Ĝenevo, ke Ĉinio faras mezlongperiodan taksadon de la efektivigo de la Nacia Agadplano pri Homaj Rajtoj por la Periodo de 2016 ĝis 2020, kaj ĝenerale dirite, bona progreso estis farita en la atingo de la celoj starigitaj koncerne al la etnaj minoritatoj.

Xu Hong, ĝenerala direktoro de la Departemento de Traktato kaj Leĝo de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, faris la rimarkojn dum dialogo kun la Komitato de la UN pri Elimino de Rasa Diskriminacio, kiu reekzamenas la raporton de Ĉinio pri efektivigo de la rilata konvencio.

Xu diris al membroj de la komitato, ke la rajto de la ĉinaj etnaj minoritatoj al partopreno en la konsiliĝo kaj administrado de ŝtataj aferoj estis serioze certigita. Nun, ĉiuj 55 etnominoritataj grupoj en Ĉinio estas plene reprezentataj en la Nacia Popola Kongreso aŭ la nacia leĝdona institucio de Ĉinio, kaj la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, la plej alta politika konsultiĝa instanco de la lando.

La administro de 155 etnaj aŭtonomaj lokoj de Ĉinio, inkluzive de prefektujoj, gubernioj kaj flagoj, estas gvidata de oficialuloj el etnaj minoritatoj. Xu diris, ke etnaj minoritatoj kaj regionoj loĝataj de etnaj grupoj atestis rapidan ekonomian kaj socian disvolviĝon. En 2017, la investo de la ok multetnaj regionoj aŭ provincoj en fiksaj aktivoj kreskis per 11,8%, je 4,6% pli ol la nacia averaĝo.

La nombro de malriĉaj loĝantoj en etnominoritataj regionoj malpliiĝis de 14,11 milionoj en 2016 ĝis 10,32 milionoj en 2017, kaj 21 el la 28 malriĉaj gubernioj, kiuj sukcese elradikigis malriĉecon en tiu jaro, troviĝas en la okcidentaj kaj etnominoritataj regionoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin