Pakistanaj nove elektitaj parlamentanoj ĵuris enoficiĝon

(GMT+08:00) 2018-08-14 13:42:45     Redaktoro:Yu

La nove elektitaj membroj de la Nacia Asembleo aŭ la malsupra ĉambro de la pakistana parlamento lunde ĵuris enoficiĝon, kio markas la formalan inaŭguron de la nova parlamento post la ĝenerala elekto de la 25a de julio.

Eksa prezidanto de la Nacia Asembleo, Sardar Ayaz Sadiq, prezidis la enoficiĝan ĵuron de la novaj membroj. Li bonvenigis nove elektitajn membrojn en konciza parolado.

Elektita ĉefministro Imran Khan estis inter la altrangaj politikaj gvidantoj, kiuj ĵuris enoficiĝon. Aliaj inkluzivas prezidanton de Pakistana Islama Ligo-Nawaz Shehbaz Sharif, kunprezidanton de Pakistana Popola Partio kaj eksan prezidenton Asif Ali Zardari, kaj prezidanton de Pakistana Popola Partio Bilawal Bhutto Zardari.

La membroj poste subskribis la liston en alfabeta ordo por esti la membroj de la ĉambro.

La Nacia Asembleo elektos prezidanton kaj vicprezidanton merkrede. La eksiĝonta prezidanto diris, ke nomumajn paperojn por la du postenoj ricevos la sekretariejo de la Nacia Asembleo antaŭ mardo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin