Falo de ponto en Italio kaŭzis morton de 39 homoj

(GMT+08:00) 2018-08-15 20:47:00     Redaktoro:Xiong

La 15an de aŭgusto la itala registaro deklaris, ke la falo de la ŝoseponto Morandi, kiu okazis en la 14a, rezultigis morton de 39 homoj kaj vundiĝon de 9.

La itala buroo por civila protektado diris, ke la savado iris tranokte, kaj jam estas ĉirkaŭ 300 fajrosoldatoj, 400 policistoj kaj civilaj oficistoj, kaj pli ol 100 savoveturiloj, kiuj laboras ĉi-loke. Kun la paso de tempo la espero, trovi postvivantojn, tre malgrandiĝas.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin