Turka kaj rusa ministroj pri eksterlandaj aferoj kritikas Usonon pri protektismaj rimedoj

(GMT+08:00) 2018-08-15 12:06:22     Redaktoro:Yu

Marde en Ankaro, turka ministro pri eksterlandaj aferoj Mevlut Cavusoglu renkontiĝis kun sia rusa paralelulo Sergei Lavrov. Ambaŭ kritikis Usonon prti ĝiaj protektismaj rimedoj kaj emfazis plifortigon de la turka-rusa strategia partnereco.

Cavusoglu diris poste en komuna gazetara konferenco, ke sankcioj adoptitaj de Usono kontraŭ Turkio detruas la kredindecon de Usono, kaj ke la epoko de la ĝangala leĝo devas esti finita. Li akcentis, ke la stabileco de la turka ekonomio estas tre grava por Eŭropo kaj la najbaraj landoj de Turkio.

Lavrov diris, ke Rusio aprezas la oponon de Turkio kontraŭ sankcioj de okcidentaj landoj al Rusio. Li diris, ke la usonaj rimedoj de sankcio kontraŭ Turkio kaj aliaj landoj estas kontraŭleĝaj kaj maljustaj. Ili celas akiri superecon de maljusta konkurenco en la tutmonda komerco kaj fine difektos la pozicion de la usona dolaro kiel mono por internacia kontreguligo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin