Turka prezidento anoncis bojkoti usonajn elektronikajn produktojn

(GMT+08:00) 2018-08-15 13:03:57     Redaktoro:Yu

Turka prezidento Recep Tayyip Erdogan marde anoncis bojkoti la usonajn elektronikajn produktojn meze de profundiĝanta fendo inter la du aliancanoj de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo pro iuj demandoj.

Erdogan diris en simpozio de pensfabriko en Ankaro, ke anstataŭ aĉeti produktojn eksterlande per fremdlandaj monoj, ili fabrikos pli bonajn kaj vendos ilin eksterlande, kaj ke ili aplikos bojkoton kontraŭ la usonaj elektronikaj produktoj.

Erdogan diris, ke Turkio estos memsufiĉa. Li rimarkigis, ke Vestel, la eminenta enlanda elektronika marko, povas esti alternativo al iPhone. La akcioj de Vestel prezaltiĝis per 7% en la Istanbula Biloborso post la parolado de Erdogan.

Erdogan reasertis, ke la lastatempa prezmalaltiĝo de la turka liro kaj akcioj estis kaŭzita de la ekonomia atako de usona prezidento Donald Trump kaj lia registaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin