Hindio kaj Pakistano liberigis enprizonigitojn unu al alia

(GMT+08:00) 2018-08-15 13:28:03     Redaktoro:Yu

La hindaj aŭtoritatoj konfirmis marde, ke tiutage Hindio liberigis sep pakistanajn civilajn enprizonigitojn por respondi al Pakistano, kiu lunde liberigis 30 hindajn enprizonigitojn.

Oficialulo el la hinda Ministerio de Internaj Aferoj diris, ke tio estis refoja liberigo kaj rehejmenigo de pakistanaj enprizonigitoj, de post kiam la hinda registaro liberigis kaj rehejmenigis 14 pakistanajn fiŝistojn en la 7a de aŭgusto. La ministerio diris en deklaro, ke ekde tiu ĉi jaro Hindio jam liberigis 178 pakistanajn enprizonigitojn, kiuj plejparte estas fiŝistoj.

Por festi la Tagon de Sendependeco, Pakistano lunde liberigis 30 hindajn enprizonigitojn kaj transdonis ilin al hindaj oficialuloj ĉe la landlima posteno Wagah.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin