Usono kaj Sud-Koreio diskutis duoninsulan sennukleigon kaj promesis striktigi kunordigon

(GMT+08:00) 2018-08-15 13:52:02     Redaktoro:Yu

La usona Ŝtata Departemento diris marde, ke tiutage ŝtata sekretario Mike Pompeo telefone interprolis kun sud-korea ministro pri eksterlandaj aferoj por diskuti sennukleigon sur la Korea Duoninsulo, kaj ili promesis subteni la kunordigon pri la demando.

En deklaro publikigita de Heather Nauert, proparolanto de la Ŝtata Departemento, Pompeo kaj Kang Kyung-hwa diskutis la klopodojn de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) por sennukleigo kaj la bezonon daŭrigi premon, ĝis la fina, plene kontrolebla sennukleigo de la KDPR estos realigita. La du oficialuloj ankaŭ promesis subteni striktan kunordigon kaj komunikadon, kaj ili asertis la daŭran forton de la usona-sudkorea alianco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin