Usono senĉese altigas sojlon de fremdlanda investado

(GMT+08:00) 2018-08-15 16:03:51     Redaktoro:Yu

Lastatempe Usono promulgis la leĝprojekton pri reformo de la ekzamenado de fremdlanda investado koncerna al nacia sekureco. Estis la unua fojo, ke la Usona Komitato de Fremdlanda Investado renovigis kaj fortigis siajn funkciojn por pli severa ekzamenado kontraŭ fremdlandaj investoj.

De multaj jaroj Usono starigis restriktojn al fremdlandaj investoj je la sama preteksto, tio estas protekti la nacian sekurecon. Usono havas absolutan superecon tutmonde en la kampoj de politiko, ekonomio, milito, scienco kaj tekniko. Estas nekredeble, ke iu lando povas konsistigi minacon al Usono. Fakte post la pompa preteksto estas la maltrankvilo de Usono pri leviĝo de aliaj landoj. Usono starigis restriktojn por malebligi al siaj konkurantoj akiri novajn teknologiojn kaj tiel skui ĝian hegemonian pozicion.

Analizistoj rimarkigis, ke la usonaj restriktoj al fremdlandaj investoj subfosos oportunojn de usonaj entreprenoj por disvolviĝo kaj malpliigos laborsancojn de usonanoj en la venonta mallonga periodo kaj havos profundan influon sur la industrian disvolviĝon kaj teknikan novigadon de Usono en la venonta longa periodo. En la epoko de tutmondiĝo, internaciaj entreprenoj havas fortajn dezirojn kaj postuladon pri profundigo de kunlaboro en investado kaj teknologiaj interŝanĝoj, kio ne devas esti katenita pro privataj deziroj de politikistoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin