La 14an de aŭgusto en la kunveno pri redukto de malriĉeco kaj disvolviĝo sub la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, Liu Yongfu, estro de la oficejo pri malriĉec-redukto sub la Ŝtata Konsilio, diris, ke Ĉinio kaj Afriko aktive faras interŝanĝojn kaj kunlaboron pri redukto de malriĉeco, kio estas grava formo por akceli dividon de spertoj de disvolviĝo, realigi kunan disvolvadon kaj konstrui komunumon de la komuna futuro de Ĉinio kaj Afriko. La du flankoj fortigos kunlaboron en interŝanĝoj kaj esplorado pri malriĉec-redukto , trejnado de junaj talentuloj kaj evoluigo de ekzemplaj projektoj.