Turkio plialtigis tarifojn sur iuj importitaj usonaj varoj por reprezalio

(GMT+08:00) 2018-08-16 10:46:29     Redaktoro:Yu

Oficiala raporto diris merkrede, ke turka prezidento Tayyip Erdogan subskribis dekreton plialtigi la tarifojn sur iuj importitaj usonaj varoj, inkluzive de aŭtoj, alkoholaĵo kaj tabako,.

Laŭ la dekreto publikigita en la oficiala anonco, Turkio kolektas ekstrajn tarifojn 60-procentajn de pasaĝeraŭtoj, 70-procentajn de alkoholaĵo kaj 30-procentajn de tabako. Ankaŭ tarifoj sur kosmetikaĵoj, rizo kaj karbo estis plialtigitaj.

Turka vicprezidento Fuat Oktay diris en la socia komunikilo Twitter, ke tio estis reago al la "ekonomia atako" de Vaŝingtono kontraŭ Turkio.

La reprezalioj estis lanĉitaj meze de pliigita streĉeco inter Usono kaj ĝia aliancano de la Norda-Atlantika Traktat-Organizo pro iuj diplomatiaj disputoj en la lastaj semajnoj. La registaro de Trump vendrede anoncis duobligi la tarifojn sur ŝtalaj kaj aluminiaj produktoj importitaj el Turkio, faligante la kurzon de la turka liro ĝis la rekorda malalto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin