48 lernantoj mortigitaj en bombatako kontraŭ eduka centro en Kabulo

(GMT+08:00) 2018-08-16 13:04:58     Redaktoro:Yu

La afgana Ministerio pri Publika Sano diris, ke 48 lernantoj estis mortigitaj kaj 67 aliaj vunditaj merkrede en suicida bombatako kontraŭ privata eduka centro en la regiono Dasht-e-Barchi de la afgana ĉefurbo Kabulo.

Multaj el la vunditoj restis en maltrankviliga kondiĉo. Antaŭaj raportoj diris, ke 25 homoj estis mortigitaj kaj 36 aliaj vunditaj. La viktimoj plejparte estas diplomitoj de superaj mezlernejoj, kiuj ĉeestis lecionojn preparitajn por enira ekzameno de universitatoj. Inter la viktimoj estis multaj lernantinoj.

La misio de la UN en la lando kondamnis la atakon, dirante en deklaro, ke estas neniu ajna motivo por celi civilulojn en iu ajn tempo, sub iu ajn cirkonstanco.

Ankoraŭ neniu grupo deklaris sian respondecon pri la atako. Tamen, oni montris fingron al la grupo Islama Ŝtato, dirante, ke la ekstremisma organizo eble estis malantaŭ la letala atako kiel ĝi faris en la pasinteco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin