Fokusoj de la Semajno (Aug. 17)

(GMT+08:00) 2018-08-17 16:47:14     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉinio marde esprimis fortan malkontenton pri la usona registaro, ĉar ĝi adoptis kaj subskribis la Akton pri Nacidefenda Rajtigo por Fiska Jaro 2019, kiu inkluzivas negativajn enhavojn rilatajn kun Ĉinio, malgraŭ la opono de Ĉinio.

Usona prezidento Donald Trump lunde subskribis la Akton pri Nacidefenda Rajtigo por Fiska Jaro 2019, farante ĝin nova leĝo. La leĝprojekto inkluzivas klaŭzojn, kiuj postulas ellabori tutregistaran strategion kontraŭ Ĉinio kaj prezenti la taksadon kaj planon pri plifortigo de la tajvana armeo.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris, ke Ĉinio kelkfoje ripetis sian starpunkton kaj postulis seriozan traktadon kun Usono. Li akcentis, ke Ĉinio urĝas Usonon forlasi sian pensmanieron de la Malvarma Milito kaj la koncepton de nulsuma ludo kaj objektive rigardi siajn rilatojn kun Ĉinio. Li vokis al Usono sekvi la politikon pri unu Ĉinio kaj la principon de la tri komunaj komunikaĵoj, kaj ne efektivigi la negativajn klaŭzojn rilatajn kun Ĉinio, por eviti damaĝon de ĉina-usonaj rilatoj kaj duflanka kunlaboro en ŝlosilaj kampoj.

Oficiala raporto diris merkrede, ke turka prezidento Tayyip Erdogan subskribis dekreton pri plialtigo de la tarifoj sur iuj importitaj usonaj varoj, inkluzive de aŭtoj, alkoholaĵo kaj tabako,.

Laŭ la dekreto publikigita en oficiala anonco, Turkio kolektas ekstrajn tarifojn 60-procentajn de pasaĝeraŭtoj, 70-procentajn de alkoholaĵo kaj 30-procentajn de tabako. Ankaŭ tarifoj sur kosmetikaĵoj, rizo kaj karbo estos plialtigitaj.

Turka vicprezidento Fuat Oktay diris en la socia komunikilo Twitter, ke tio estis reago al la "ekonomia atako" de Vaŝingtono kontraŭ Turkio.

Marde, turka prezidento anoncis bojkoti la usonajn elektronikajn produktojn. Li akcentis, ke anstataŭ aĉeti produktojn eksterlande per fremdlandaj monoj, ili fabrikos pli bonajn kaj vendos ilin eksterlande, kaj ke ili aplikos bojkoton kontraŭ la usonaj elektronikaj produktoj.

La reprezalioj estis lanĉitaj meze de pliigita streĉeco inter Usono kaj ĝia aliancano de la Norda-Atlantika Traktat-Organizo pro iuj diplomatiaj disputoj en la lastaj semajnoj. La registaro de Trump vendrede anoncis duobligi la tarifojn sur ŝtalaj kaj aluminiaj produktoj importitaj el Turkio, faligante la kurzon de la turka liro ĝis la rekorda malalto.

La oficiala novaĵ-agentejo de la Korea Demokratia Popola Respubliko konfirmis marde, ke la norda-suda pintkunveno okazos septembre en Pjongjango.

Laŭ la Korea Centra Novaĵ-Agentejo, lunde en la norda-suda altnivela intertraktado, ambaŭ flankoj retrorigardis la klopodojn por efektivigo de la Deklaracio de Panmunjom kaj sincere diskutis la demandojn de pli pozitiva efektivigo de la deklaracio.

La intertraktado okazis en Tongilgak, konstruaĵo de la KDPR en la landlima vilaĝo Panmunjom. Komuna deklaro publikigita post la intertraktado diris, ke la du landoj konsentis okazigi la pintkunvenon en Pjongjango antaŭ la fino de septembro.

Sud-korea prezidento Moon Jae-in kaj la plej alta gvidanto de la KDPR Kim Jong Un subskribis la Deklaracion de Panmunjom post sia unua renkontiĝo en la 27a de aprilo. Laŭ la deklaracio, la du gvidantoj konsentis plifortigi kunlaboron kaj interŝanĝojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin