Novaĵoj (Aŭgusto 16)

(GMT+08:00) 2018-08-16 17:43:01     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 16a de aŭgusto, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉinaj gvidantoj gratulis al Hun Sen de Kamboĝo pro venko en elekto; ĉina vicministro pri komerco vizitos Usonon laŭ invito de la usona flanko. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al prezidanto de la reganta Kamboĝa Popola Partio Samdech Techo Hun Sen pro la venko de lia partio en la lastatempa ĝenerala elekto.

Xi diris en sia mesaĝo, ke li ĝojas vidi, ke en la lastaj jaroj, sub la gvidado de la kamboĝa registaro estrata de ĉefministro Hun Sen, la lando realigis politikan stabilecon, rapidan ekonomian kreskon, leviĝon de internacia statuso kaj rimarkindan sukceson en diversaj kampoj. Xi diris, "Ni kredas, ke la Kamboĝa Popola Partio sekvos la evoluigan vojon, kiu konvenas al la nacia realeco, akcelos ekonomian kreskon, plibonigos popolan vivtenon, plifortigos nacian unuecon kaj faros pli grandan kontribuon al prospero de la lando, feliĉo de la popolo, stabileco kaj disvolvado de la regiono."

La saman tagon, ankaŭ ĉina ĉefministro Li Keqiang sendis gratulan mesaĝon al Hun Sen. Li diris en sia mesaĝo, ke Ĉinio kaj Kamboĝo estas bonaj najbaroj kaj bonaj partneroj. Ĉinio ĉiam subtenos Kamboĝon en konservado de stabileco, rapidigo de disvolvado kaj plibonigo de la popola vivteno. Ĉinio volas preni la okazon de la 60a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj por puŝi ĉina-kamboĝan ampleksan strategian kunlaboran partnerecon al nova nivelo kaj kune konstrui komunumon de komuna estonteco kun strategia signifo.

Rusa prezidento Vladimir Putin diris merkrede en la rusa urbo Soĉio, ke lia lando volas plibonigi strategian komunikadon kun Ĉinio kaj plifortigi duflankan ampleksan strategian partnerecon de kunordigo.

Putin faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Putin diris, ke Rusio volas ankaŭ profundigi praktikan kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj kaj plifortigi kunordigon pri internaciaj kaj regionaj aferoj. Li diris, ke li kaj ĉina prezidanto Xi Jinping atingis novan kaj gravan konsenton dum la Pintkunveno de BRICS-landoj lastatempe en Sud-Afriko, kaj ke rusa-ĉinaj rilatoj estas gravaj por ambaŭ landoj kaj la tuta mondo. Putin diris, ke li atendas refojan renkontiĝon kun Xi.

Yang, ankaŭ direktoro de la Oficejo de Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, diris, ke la kuranta jaro estas mejloŝtona en la disvolviĝo de ĉina-rusaj rilatoj. Yang diris, ke Xi kaj Putin renkontiĝis du fojojn ĉi-jare, mapante la kurson por plua kunlaboro. Li diris, ke sub la gvidado de ambaŭ ŝtatestroj, la ĉina-rusa ampleksa strategia partnereco de kunordigo subtenas fortan tendencon kaj starigas ekzemplon de novtipaj internaciaj rilatoj karakterizitaj de reciproka respekto, justeco kaj kungajna kunlaboro.

La Ministerio de Komerco diris ĵaŭde, ke ĉina delegacio gvidata de vicministro pri komerco Wang Shouwen vizitos Usonon en la fino de aŭgusto laŭ invito de la usona flanko por traktadi kun la usona kontraŭparto pri duflankaj ekonomiaj kaj komercaj demandoj de respektivaj zorgoj.

Wang estas ankaŭ ĉina vicreprezentanto pri internacia komerco. La usona delegacio estos estrata de David Malpass, vicministro pri internaciaj aferoj en la usona Departemento de Fisko.

La Ministerio de Komerco diris en deklaro, ke Ĉinio reasertis sian sintenon oponi unuflankecon kaj komercan protektismon kaj ne akcepti ĉiajn unuflankajn restriktajn komercajn rimedojn. La deklaro diris, ke Ĉinio bonvenigas dialogon kaj komunikadon surbaze de reciprokeco, egaleco kaj honesteco.

La Monda Robot-Konferenco 2018 malfermiĝis merkrede en la Yichuang-a Internacia Konferenca kaj Ekspozicia Centro en Pekino. La konferenco kun la temo Krei Novan Kinetan Energion de Saĝo, Dividi Novan Malferman Epokon konsistas el kvar partoj: forumoj, ekspozicioj, konkurso kaj surtera robot-sistemo. La ĉeestantoj eksponos la plej novajn atingojn de la monda robototika industrio kaj interŝanĝos opiniojn pri disvolvado de tiu ĉi scienco en la kvartaga konferenco.

Oficiala raporto diris merkrede, ke turka prezidento Tayyip Erdogan subskribis dekreton plialtigi la tarifojn sur iuj importitaj usonaj varoj, inkluzive de aŭtoj, alkoholaĵo kaj tabako.

Laŭ la dekreto publikigita en la oficiala anonco, Turkio kolektas ekstrajn tarifojn 60-procentajn de pasaĝeraŭtoj, 70-procentajn de alkoholaĵo kaj 30-procentajn de tabako. Ankaŭ tarifoj sur kosmetikaĵoj, rizo kaj karbo estis plialtigitaj.

Turka vicprezidento Fuat Oktay diris en la socia komunikilo Twitter, ke tio estis reago al la "ekonomia atako" de Vaŝingtono kontraŭ Turkio.

La reprezalioj estis lanĉitaj meze de pliigita streĉeco inter Usono kaj ĝia aliancano de la Norda-Atlantika Traktat-Organizo pro iuj diplomatiaj disputoj en la lastaj semajnoj. La registaro de Trump vendrede anoncis duobligi la tarifojn sur ŝtalaj kaj aluminiaj produktoj importitaj el Turkio, faligante la kurzon de la turka liro ĝis la rekorda malalto.

La afgana Ministerio pri Publika Sano diris, ke 48 lernantoj estis mortigitaj kaj 67 aliaj vunditaj merkrede en suicida bombatako kontraŭ privata eduka centro en la regiono Dasht-e-Barchi de la afgana ĉefurbo Kabulo.

Multaj el la vunditoj restis en maltrankviliga kondiĉo. Antaŭaj raportoj diris, ke 25 homoj estis mortigitaj kaj 36 aliaj vunditaj. La viktimoj plejparte estas diplomitoj de superaj mezlernejoj, kiuj ĉeestis lecionojn preparitajn por enira ekzameno de universitatoj. Inter la viktimoj estis multaj lernantinoj.

La misio de la UN en la lando kondamnis la atakon, dirante en deklaro, ke estas neniu ajna motivo por celi civilulojn en iu ajn tempo, sub iu ajn cirkonstanco.

Ankoraŭ neniu grupo deklaris sian respondecon pri la atako. Tamen, oni montris fingron al la grupo Islama Ŝtato, dirante, ke la ekstremisma organizo eble estis malantaŭ la letala atako kiel ĝi faris en la pasinteco.

Loka novaĵ-televido merkrede raportis, ke almenaŭ 45 membroj de la afganaj sekurectrupoj estis mortigitaj, post kiam talibanaj militistoj ŝtormis la komunan militan tendaron en norda provinco Baghlan dum la nokto.

La raporto diris, ke laŭ persono el la provinca sekureca departemento, la senhonta atako okazis noktmeze. Kelkcent talibanaj militistoj atakis la bazon Allahuddin en la distrikto Baghlan-e-Markazi de la provinco, 160 kilkometrojn norde de Kabulo, estigante gravan konflikton daŭran dum horoj.

La raporto diris, ke inter la mortintoj estis 35 armeaj soldatoj kaj 10 lokaj policanoj. Almenaŭ kvin soldatoj estis vunditaj kaj ok lokaj policanoj estis mankantaj post la batalo. Talibano kaptis plurajn militajn veturilojn, armilojn kaj municiojn post la preno de la tendaro.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin