Sudkoreaj familioj disigitaj de milito ekiris al KDPR por rekuniĝo kun siaj parencoj

(GMT+08:00) 2018-08-20 12:46:37     Redaktoro:Yu

Grupo da sudkoreaj familioj apartigitaj de la Korea Milito disde parencoj loĝantaj en la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) lunde matene ekiris al la monto Kumgang en la sudorienta regiono de la KDPR por maloftaj rekuniĝoj kun longtempe disigitaj parencoj.

La sudkoreaj apartigitaj familioj kolektiĝis dimanĉe en la nordorienta marborda urbo Sokcho por registriĝo kaj medicina ekzameno antaŭ la rekuniĝoj.

La unuajn rekuniĝojn, planitajn por la daŭro de lundo ĝis merkredo, ĉeestos 89 sudkoreanoj, kiuj neniam vidis siajn parencojn en la KDPR de post la Korea Milito finita per armisticio, kaj 108 aliaj akompanantaj familianoj.

La duaj tri-tagaj rekuniĝoj, koncernaj al 83 familiaj membroj de la KDPR, kiuj petis rekuniĝojn kun sudkoreaj parencoj, komenciĝos poste ĉi-semajne en la sama loko. La du Koreioj konsentis en junio okazigi la rekuniĝojn kiel parton de klopodoj por efektivigo de la Deklaracio de Panmunjom.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin