Usono komencis novan sesion de aŭskultado pri sekcio 301

(GMT+08:00) 2018-08-21 14:40:00     Redaktoro:Selena

La oficejo de la usona komerca reprezentanto komencis novan sesion de publika aŭskultado pri aldonaj tarifoj sur importitaj ĉinaj varoj kun la valoro de 200 miliardoj da usonaj dolaroj. La kunveno liveros informojn al la fina decido pri listo de la aldonaj tarifoj kaj eble proponos altigi la ĝeneralajn tarifojn de 10% ĝis 25%.

Laŭ publikigitaj skribaj atestoj el usonaj entreprenoj kaj industriaj organizoj partoprenataj en la kunveno, kolekti aldonajn tarifojn de importitaj ĉinaj varoj kun tiel granda valoro pliigos al usonaj konsumantoj la elspezojn por ĉiutagaj necesaĵoj, kaj cetere estas malfacile trovi aliajn liverantojn anstataŭ la ĉinajn. Ili opiniis, ke la aldonaj tarifoj serioze damaĝos usonajn entreprenojn, precipe la mezgrandajn kaj malgrandajn, kiuj dependas de la tutmonda provizĉeno.

La 6-tagan kunvenon ĉeestas reprezentantoj el pli ol 350 entreprenoj kaj industriaj organizoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin