Ĉina prezidanto renkontiĝis kun malajzia ĉefministro

(GMT+08:00) 2018-08-21 13:16:03     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun malajzia ĉefministro Mahathir Mohamad lunde en Pekino.

Xi aprezis la grandan gravecon, kiun Mahathir atribuis al antaŭenigo de rilatoj inter la du landoj, lian subtenon al la de Ĉinio proponita iniciato Zono kaj Vojo, kaj liajn kontribuojn por akcelo de regiona kunlaboro ene de Azio. Xi diris, ke Ĉinio klopodas por atingi siajn du centjarajn celojn, dume, Malajzio komencis sian vojaĝon por konstruado de nova Malajzio, kaj ke duflankaj rilatoj estas ĉe la nova kaj grava punkto. Ĉinio kaj Malajzio, kiel gravaj leviĝantaj fortoj en Azio, kunlaboras por liveri evoluigajn oportunojn unu al la alia. Li esprimis sian esperon, ke la du landoj plifortigos strategian komunikadon por akceli duflankajn rilatojn, la rejuniĝon de Azio kaj la prosperon de la mondo. Li reasertis, ke Ĉinio sin dediĉas al disvolvado de amikaj rilatoj kun Malajzio, kaj esprimis sian fidon pri plifortigo de rilatoj en la nova epoko. Li aldonis, ke Ĉinio kaj Malajzio devas pliigi la ĝeneralan planadon kaj akordigon de evoluigaj strategioj, antaŭenpuŝi industrian kaj novigan kunlaboron, kultivi novajn brilajn punktojn, vastigi novajn kampojn kaj serĉi novajn ideojn kaj modelojn en sia kunlaboro.

Mahathir diris, ke lia vizito al Ĉinio indikas gravan paŝon prenitan de la nova registaro de Malajzio, kaj emfazis, ke la amika politiko de lia lando al Ĉinio restas senŝanĝa. Li diris, ke Malajzio profitigis de sia kunlaboro kun Ĉinio, grava kaj influa lando kaj ankaŭ la plej granda komerca partnero de Malajzio, kaj ke la disvolviĝo de Ĉinio neniam minacos lian landon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin