Ĉinio promesis levi rilatojn kun Malajzio ĝis nova alto

(GMT+08:00) 2018-08-21 13:46:08     Redaktoro:Yu

Ĉefministro Li Keqiang okazigis intertraktadon kun vizitanta malajzia ĉefministro Mahathir Mohamad lunde en Pekino, dirante, ke Ĉinio laboros kun Malajzio por levi najbaran amikecon al nova alto.

Li diris, ke kun fondiĝo de novaj registaroj en la du landoj ĉi-jare, la disvolvado de duflankaj rilatoj estas ĉe nova deirpunkto. Ĉinio sekvos la amikan politikon al Malajzio, kaj laboros kun Malajzio por realigi la longperiodan sanan disvolviĝon de duflankaj interligoj surbaze de reciproka respekto, egaleco kaj reciproka profito. Li rimarkigis, ke Ĉinio kaj Malajzio estas forte komplementaj ekonomie kaj havas grandan potencialon por kunlaboro. Ĉinio volas pli bone integri la iniciaton Zono kaj Vojo kun la disvolva strategio de Malajzio, kaj samtempe ĝi akcelos la duflankan industrian kunlaboron kaj konstruadon de industriaj parkoj kaj plifortigos kunlaboron en ekonomio, komerco, investado, agrikulturo, fiŝkaptado kaj transporta infrastrukturo. Ĉinio importos pli multajn altkvalitajn malajziajn produktojn por kontentigi la bezonojn de enlandaj konsumantoj, plialtigos la nivelon de komerca faciligo kaj instigos fortajn kaj prestiĝajn kompaniojn de la du landoj grandigi dudirektan investadon. Li aldonis, ke Ĉinio volas esplori novan kunlaboron kun Malajzio en la kampoj de scienca kaj teknologia novigo, aŭto, financo kaj elektronika komerco.

Mahathir diris, ke Malajzio esperas lerni la sperton de Ĉinio kaj plaltigi la nivelon de duflanka kunlaboro en elektronika komerco kaj novigado.

La du landoj volas labori kune por subteni tutmondiĝon kaj konservi malferman, liberan kaj justan internacian ekonomian sistemon.

La saman tagon, la du flankoj publikigis komunan deklaron, dirante, ke Ĉinio kaj Malajzio, starantaj ĉe novaj historiaj momentoj de sia respektiva nacia disvolviĝo, estas optimistaj pri la perspektivo de siaj duflankaj rilatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin