Salvadora prezidento: Establi diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio estas ĝusta paŝo

(GMT+08:00) 2018-08-21 14:52:56     Redaktoro:Yu

Lunde vespere laŭ loka tempo, salvadora prezidento Salvador Sánchez Cerén faris televidan paroladon al la tuta lando, dirante, ke li estas firme konvinkita, ke la establo de diplomatiaj rilatoj kun Ĉinio estas ĝusta paŝo kaj konformas al internacia leĝo kaj principoj de internaciaj rilatoj kaj adaptiĝas al la neinversigebla tendenco de la epoko.

Sánchez anoncis en la parolado, ke tiutage estis starigitaj diplomatiaj rilatoj inter Slvadoro kaj Ĉinio. Li diris, ke la salvadora registaro faris tiun ĉi decidon post zorgema analizado de enlanda kaj internacia situacio. Salvadoro rekonas la principon pri unu Ĉinio kaj agnoskas, ke la Ĉina Popola Respubliko estas la ununura leĝa registaro reprezentanta la ĉinan popolon, kaj Tajvano estas integra parto de la ĉina teritorio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin