Ĉinio kaj Malajzio komencis novan vojaĝon de pragmata kunlaboro

(GMT+08:00) 2018-08-21 17:09:57     Redaktoro:Yu

Malajzia ĉefministro Mahathir Mohamad, kiu estis refoje elektita kiel ĉefministro en la aĝo de 93 jaroj, marde finis la unuan vojaĝon al Ĉinio de post sia enoficiĝo sur tiu ĉi posteno. Post kiam la opozicia alianco gajnis la ĝeneralan elekton de Malajzio, multaj okcidentaj komunikiloj opiniis, ke la nova malajzia registaro gvidata de Mahathir ŝanĝos sian sintenon al Ĉinio. Sed Mahathir elektis Ĉinion kiel la unuan landon ekster la Asocio de Sudorient-Aaziaj Landoj por sia oficiala vizito, kio reflektis lian saĝon.

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris dum renkontiĝo kun Mahathir, ke li aprezas la grandan gravecon, kiun Mahathir atribuis al antaŭenigo de rilatoj inter la du landoj, lian subtenon al la de Ĉinio proponita iniciato Zono kaj Vojo, kaj liajn kontribuojn por akcelo de regiona kunlaboro ene de Azio.

Mahathir diris, ke lia vizito celas montri al Ĉinio, ke la amika politiko de Malajzio al Ĉinio restas senŝanĝa, kaj ke Malajzio admiras miraklan disvolviĝon de Ĉinio kaj ĝiajn grandajn atingojn en industrio kaj komerco. Li akcentis, ke Malajzio volas lerni la sperton de Ĉinio kaj bonvenigas ĉinajn investantojn.

Post sia enoficiĝo, Mahathir promesis revigligi la ekonomion kaj vokis fremdlandajn komercistojn establi negocojn kaj fari investon en Malajzio, por fari la landon manufaktura giganto kiel Ĉinio. Tiu ĉi ambicio estis reflektita dum lia vojaĝo en Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin