Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj sendis kondolencon al ĉefo de UN pro forpaso de Annan

(GMT+08:00) 2018-08-21 19:55:05     Redaktoro:Yu

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi esprimis kondolencon pro la forpaso de Kofi Annan, eksa ĝenerala sekretario de la UN.

La 19an de aŭgusto Wang sendis kondolencan mesaĝon al ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres kaj ganaa ministro pri eksterlandaj aferoj kaj regiona integriĝo Shirley Ayorkor Botchwey. Wang diris en la mesaĝo, ke li profunde funebras pri Annan kaj kondolencas liajn familianojn.

La eksa ĉefo de la UN kaj Nobelpremiito pri la paco forpasis sabate en la aĝo de 80 jaroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin