Novaĵoj (Aŭgusto 22)

(GMT+08:00) 2018-08-22 16:38:16     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 22a de aŭgusto, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina vicprezidanto renkontiĝis kun salvadora delegacio; Germana ministro pri eksterlandaj aferoj vokas regi kaj ekvilibrigi Usonon. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina vicprezidanto Wang Qishan marde renkontiĝis kun salvadora delegacio konsistanta el Medardo Gonzalez Trejo, la unua difinita kandidato al la prezidenteco, Francisco Ruben Alvarado Fuentes, jura sekretario de prezidento, kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Carlos Castaneda en Pekino.

Wang transdonis varmajn salutojn de prezidanto Xi Jinping al salvadora prezidento Salvador Sanchez Ceren kaj bonvenigis la starigon de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. Wang diris, ke la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj sur la bazo de la principo de unu Ĉinio kongruas kun la fundamenta principo de internacia justeco kaj la tendenco de la epoko, malfermas vastajn perspektivojn por la disvolvado de duflankaj rilatoj kaj konformas al la fundamentaj kaj longtempaj interesoj de Ĉinio kaj Salvadoro. Li alvokis la du flankojn fari bonan sekvan laboron, plifortigi interŝanĝojn, profundigi reciprokan fidon, plani kaj antaŭenigi reciprokprofitan kunlaboron laŭ alta normo, por aldoni novan ĉapitron al duflankaj rilatoj kaj profitigi la du popolojn.

La salvadora flanko transdonis la salutojn de prezidento Sanchez Ceren al prezidanto Xi kaj diris, ke Salvadoro atribuas grandan gravecon al la internacia pozicio kaj rolo de Ĉinio. Ĝi aldonis, ke establi diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio estas historia decido farita de Salvadoro kaj akordas kun la interesoj de la du popoloj.

Roberto Lorenzana, gazetara sekretario de salvadora prezidento, diris marde, ke la starigo de diplomatiaj rilatoj kun Ĉinio estas neevitebla elekto farita de la salvadora registaro en la favora momento.

Lorenzana faris la rimarkojn dum intervjuo kun lokaj komunikiloj. Li diris, ke la starigo de diplomatiaj rilatoj kun Ĉinio estas strategia, necesa kaj grava rimedo en la salvadora historio de diplomatio. Li diris, ke Salvadoro ne devas agi kontraŭ la mondo nek devas ignori la gravan rolon de Ĉinio kiel la dua plej granda ekonomio de la mondo, kaj ke la plej gravaj estas la interesoj kaj bonfarto de la salvadora popolo.

Proparolanto de la etiopa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Meles Alem diris lastatempe, ke la etiopa flanko atendas la okazigon de la Pekina Pintkunveno 2018 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro kaj esperas, ke la pintkunveno firmigos plu la atingojn de afrika-ĉina kunlaboro.

Meles Alem faris la rimarkojn dum intervjuo kun Ĉina Radio Internacia. Li alte taksis la longperiodan helpon de Ĉinio al afrikaj landoj. Li diris, ke afrika-ĉina kunlaboro estas egala kaj reciproke profita maniero, kaj ke Ĉinio respektas la politikan liberecon de afrikaj landoj kaj la ĉina helpo al afrikaj landoj estas senkondiĉa. Li emfazis, ke Ĉinio havas grandegan politikan influon en la internacia komunumo kaj estas la dua plej granda ekonomio de la mondo, tial ĝi liveros grandan helpon al Afriko en disvolvado. Li aldonis, ke la strategio Zono kaj Vojo, proponita de Ĉinio, helpas plifortigi afrika-ĉinan kunlaboron. La infrastruktura investado de Ĉinio en Afriko havas gravan signifon por la disvolvado de afrikaj landoj.

Germana ministro pri eksterlandaj aferoj Heiko Maas marde verkis artikolon, alvokante Eŭropon formi forton por regi kaj ekvilibrigi Usonon.

La retejo de la germana Komerca Ĵurnalo tiutage aperigis lian artikolon. Maas diris en la artikolo, ke jam de multaj jaroj Eŭropo estas for de Usono, kaj kadukiĝis la komunaj valoroj kaj interesoj, sur kiuj baziĝis eŭropa-usonaj rilatoj; estas tempo por retaksi la duflankajn rilatojn. Maas diris, ke eŭropa-usona partnereco devas esti pli ekvilibra; kiam Usono transirus la ruĝan linion, Eŭropo devus regi kaj ekvilibrigi ĝin. Li emfazis, ke Germanio ne povas plenumi tiun ĉi taskon sen alies helpo, kaj nur strikta kunlaboro kun aliaj eŭropaj landoj povas helpi atingon de la celo.

La oficejo de la usona komerca reprezentanto komencis sestagan publikan aŭskultadon pri planitaj aldonaj tarifoj sur importitaj ĉinaj varoj kun la valoro de 200 miliardoj da usonaj dolaroj. Tio vekis atenton de diversaj rondoj. Usonaj komunikiloj raportis, ke usonaj komercaj entreprenoj sinsekve esprimis sian maltrankvilon pri la planitaj aldonaj tarifoj kaj petis redukti la tarifojn.

La ĵurnalo Vaŝingtona Poŝto marde aperigis artikolon, dirante, ke en la publika aŭskultado, fabrikantoj de sportaj produktoj, kandeloj, ŝuoj kaj duonkonduktivaj produktoj petis ekskluzivi iliajn postulatajn produktojn el la listo de planitaj aldonaj tarifoj; estis prezentitaj pli ol 1 300 publikaj respondoj, plejparte oponaj kontraŭ la aldonaj tarifoj.

La novaĵ-agentejo Bloomberg raportis, ke enketo de la Nacia Asocio pri Komerca Ekonomio montris, ke 91% da vizititoj opiniis, ke la minaco de la nunaj kaj venontaj tarifoj havas negativan influon sur la usonan ekonomion.

La ĵurnalo Nov-Jorka Epoko diris, ke usonaj kompanioj petis, ke la registaro ne kolektu tarifojn de pli da importitaj ĉinaj varoj. Kompanio de plastaj produktoj en la urbo Memphis diris al la ĵurnalo, ke la kompanio jam provis, sed ne povis trovi aliajn fontojn de produktoj por anstataŭi la ĉinajn. Por la kompanio la tarifoj estas katastrofaj, ĉar ĝi plej probable estos eliminita de la merkato pro tro altaj prezoj kaŭzitaj de la aldonaj tarifoj, kvankam ĝi ĉiam avertas siajn klientojn pri prezaltiĝo.

La usona Financa Ministerio marde deklaris enkonduki sankciojn kontraŭ pluraj entoj kaj individuoj, kiuj havas rilatojn kun Rusio, pretekste, ke ili evitis aŭ malobeis usonajn sankciojn.

La Financa Ministerio diris, ke la listo de sankcioj inkluzivas du entojn kaj du individuojn suspektatajn pri subteno al iu rusa ento submetita de la Financa Ministerio al sankcioj. En tiu tago, ankaŭ ses aliaj entoj kaj ses ŝipoj suspektataj pri transigo de rafinita petrolo al ŝipo kun la flago de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) estis skribitaj en la liston de sankcioj.

Ĉinio kaj Hindio marde promesis plifortigi la rilatojn inter la du landoj kaj la du armeoj.

Dum renkontiĝo kun vizitanta ĉina ŝtatkonsilisto kaj ministro pri defendo Wei Fenghe, hinda ĉefministro Narendra Modi diris, ke la du landoj havas amikecon de antikveco kun vastaj komunaj interesoj, kaj ili devas kunigi manojn kaj subteni unu la alian en strebado por kungajna kunlaboro de reciproka profito. Li ankaŭ vokis la du landojn plifortigi interŝanĝojn kaj kunlaboron inter siaj armeoj por protekti la landliman stabilecon.

Wei diris, ke sub la kondukado de gvidantoj de la du landoj, rilatoj inter la du landoj kaj inter iliaj armeoj estis substrekitaj per amika kunekzisto kaj kungajna kunlaboro. Li kredis, ke lia vizito helpos efektivigi la konsenton inter gvidantoj de la du landoj, profundigi militajn kaj sekurecajn interŝanĝojn kaj kunlaboron, kaj konstrui reciprokan fidon. Li aldonis, ke la du landoj devas kune konservi pacon kaj trankvilon en landlima regiono por kontribui al pli strikta disvolva partnereco.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin