Kultivi semon de la arto en koro de la infanoj

(GMT+08:00) 2018-08-23 16:14:12     Redaktoro:Xiong


Leshitong estas infana arta instituto en la urbo Qingdao de la provinco Shandong, Ĉinio. Malsame al aliaj artaj institutoj, Leshitong trejnas infanojn en estetika juĝkapablo. Mao Yanxin, kiu estas fondinto de Leshitong, opiniis, ke se la estetika juĝkapablo de infano atingos altan nivelon, do li lernos metion facile.

Antaŭ 3 jaroj, Mao Yanxin forlasis oficon de instruistino en la urbo Pekino kaj revenis hejmon por fondi la artan instituton. Ŝi diris: "La granda signifo de mia vivo estas realigi valoron de mi mem. Mi estas kontenta, kiam mi helpas infanojn en ties kreskado. En la komenco, la infanoj ne sciis la metion de pentrado. Kiam ili venis al nia arta instituto, ili lernis sciojn pri koloro, pentrada metio, ktp. Mi tre ŝatas akompani ilin."

Kiam Mao Yanxin lernis en universitato, ŝi elektis specialecon pri infana edukado en kampo de pentrado. Post diplomiĝo, ŝi fariĝis instruistino en lernejo. Post 8 jaroj, ŝi forlasis la oficon en la lernejo kaj fondis la infanan artan instituton Leshitong. Mao Yanxin diris: "Tiam multaj edukaj institutoj de pentrado nur instruis la metion de pentrado, sed ne estetikan juĝkapablon. La karakterizaĵo de nia arta instituto estas kultivi estetikan juĝkapablon de infanoj, sed ne nur instrui la metion de pentrado."

Poste Mao Yanxin vizaĝis malfacilaĵon: "Por mi, la plej granda malfacilaĵo estas ŝanĝiĝo de mia rolo. Antaŭe mi estis instruistino, sed nun mi estas administranto. Ni trovis, ke por adaptiĝi al la bezono de merkato, ni devas havi kursosistemon por la infanoj kun diversaj aĝoj."

Mao Yanxin koncentris ĉiujn siajn penojn por riĉigi la enhavon de la kursoj. Krom kursoj de pentrado, ŝi sukcese organizis 5 aktivadojn por viziti muzeojn kaj lerni en ili. Ŝi diris: "Mi restas ĉe la opinio, ke homoj en la infaneco devas havi lernadon kun vasta enhavo. Pro tio, ke mi organizis aktivadojn por fari viziton kaj lernon en muzeojn. Mi volas miajn lernantojn rigardi klasikajn pentraĵojn kaj kreaĵojn."

Pri sia plano en la estonteco, Mao Yanxin diris: "Nun mi havas pli multajn lernantojn, samtempe mi havas pli grandan respondecon. Mi volas alporti pli bonan kaj belan lernejon al miaj lernantoj. Tial mi liveris novan lernejon por miaj lernantoj. La nova lernejo estas apud la maro en Qingdao. La areo de la lernejo estas pli granda."

Mao Yanxin esperas, per sia persisteco, ŝi povas kultivi semon de la arto en koro de la infanoj, kaj la infanoj havas grandan intereson pri arto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin