Ĉina ŝtatkonsilanto renkontiĝis kun delegacio de filipina registaro

(GMT+08:00) 2018-08-23 16:54:49     Redaktoro:Yu

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun la filipina registara delegacio gvidata de financa ministro Carlos Dominguez en Pekino merkrede.

Wang diris, ke rilatoj inter Ĉinio kaj Filipinoj suriris rapidan vojon kaj montris bonan tendencon de plibonigo kaj disvolviĝo sub la gvidado de la du gvidantoj, kio konformas al la fundamentaj kaj longtempaj interesoj de la du popoloj. Ĉinio volas plifortigi altnivelajn interŝanĝojn kun Filipinoj por antaŭenigi pragmatan kunlaboron al nova nivelo. Wang ankaŭ esprimis la esperon, ke Filipinoj aktive partoprenos en la iniciato Zono kaj Vojo.

Dominguez alte taksis la iniciaton Zono kaj Vojo, dirante, ke Filipinoj aktive partoprenos plu en ĝi. Li diris ankaŭ, ke lia lando alte aprezas kaj ĉeestos la unuan Ĉinan Internacian Importan Ekspozicion, kiu okazos en Ŝanhajo de la 5a ĝis la 10a de novembro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin