Novaĵoj (Aŭgusto 24)

(GMT+08:00) 2018-08-24 17:42:55     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 24a de aŭgusto, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉefministro alvokas pli da klopodoj por disvolvado de okcidenta Ĉinio; Usonaj agrikulturaj organizoj oponas registaran politikon pri tarifoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina ĉefministro Li Keqiang alvokis pli da klopodoj por fortigo de la tendenco de kreskado kaj plibonigo de la vivteno de homoj en la malplej prosperaj okcidentaj regionoj de la lando.

Li, kiu estas ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la gvida grupo de la Ŝtata Konsilio pri disvolvado de okcidentaj regionoj, diris, ke okcidentaj regionoj devas daŭrigi reformon kaj malfermon kaj viglan novigadon por realigi altkvalitan disvolviĝon.

Marde en kunveno de la gvida grupo, la ĉefministro agnoskis la ekonomiajn kaj sociajn atingojn en la regionoj, dirante, ke ili subtenis la disvolvadon de la lando kaj liveris gravan helpon al la nacia strategio. Li diris, ke la disvolviĝo en okcidentaj regionoj estas slosila kaj malfacila punkto por ke Ĉinio fariĝu modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj realigu modernigon. Li vokis okcidentajn regionojn dediĉi pli da energio al industria altgradigo, kaj fari pli da kontribuoj al stabila nacia ekonomio.

De la 22a ĝis la 23a de aŭgusto en Vaŝingtono, laŭ invito de la usona flanko, la ĉina delegacio estrata de vicministro pri komerco kaj vicreprezentanto pri internacia komerco Wang Shouwen konstrueme kaj sincere interŝanĝis opiniojn pri ekonomiaj kaj komercaj demandoj de respektivaj zorgoj kun la usona delegacio gvidata de financa vicministro Malpasse. La du flankoj konsentis subteni kontantojn pri sekvaj aranĝoj.

La ĉina Ministerio pri Komerco ĵaŭde esprimis seriozan zorgon pri sekurecaj reguloj de la kvina-generacia telekomunika reto, publikigitaj de la aŭstralia registaro, dirante, ke la ago estas "malĝusta decido".

Proparolanto de la Ministerio pri Komerco diris en deklaro, ke la reguloj havos negativan influon sur la interesojn de ĉinaj kaj aŭstraliaj kompanioj.

Amaskomunikiloj raportis, ke la aŭstralia registaro ordonis vastigi siajn sekurecajn regulojn pri la kvina-generacia reto, kio malhelpos al ĉinaj telekomunikaj aparatoj aliri la aŭstralian merkaton.

Mongola prezidento Khaltmaa Battulga renkontiĝis kun vizitanta ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĵaŭde en la Ŝtata Domo en Ulanbatoro.

Battulga diris, ke Mongolio admiras la atingojn de Ĉinio en disvolvado, atribuas grandan gravecon al la statuso de Ĉinio en la mondo, kaj ĉiam prioritatigas rilatojn kun Ĉinio en sia diplomatio. Li diris, ke en 2019, Mongolio kaj Ĉinio celebros la 70an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj. Mongolio volas labori kune kun Ĉinio por bone aranĝi memorfestajn aktivadojn, kaj preni la datrevenon kiel oportunon por profundigi la amikecon inter la du landoj kaj puŝi la ampleksan strategian partnerecon al nova nivelo.

Wang diris, ke Ĉinio ĉiam respektas la sendependecon, la suverenecon kaj la teritorian integrecon de Mongolio, kaj kredas, ke ankaŭ Mongolio subtenos la klopodojn de Ĉinio por protekto de bazaj interesoj. Li diris, ke Ĉinio volas preni la 70an datrevenon de la establo de diplomatiaj rilatoj en la venonta jaro kiel oportunon por kunlaboro kun Mongolio por desegni novan planon pri la estonteca disvolviĝo de duflankaj rilatoj. Li aldonis, ke Ĉinio subtenas Mongolion senĉese ĝisdatigi sian nivelon de kunlaboro kun la Ŝanhaja Kunlabora Organizo. Li ankaŭ esprimis la esperon, ke la du landoj akcelos la intertraktadon pri la subskribo de liberkomerca interkonsento, por alporti efektivajn profitojn al ambaŭ popoloj.

Usona ministro pri komerco Wilbur Ross kaj oficialuloj de la Ministerio de Agrikulturo viiztis Nord-Dakoton por vaste diskuti pri influo de tarifoj kaj komercaj disputoj sur agrikulturo. Tiutage en Nord-Dakoto la usona organizo Farmistoj por Libera Komerco komencis dissendi reklamojn, emfazante la negativan influon de tarifoj sur la lokaj terkulturistoj. Krome, la organizo lunde starigis ok apudvojan reklamajn panelojn kun similaj enhavoj en tiu ĉi ŝtato.

La usona Ŝtata Departemento diris ĵaŭde, ke ŝtata sekretario Mike Pompeo tiutage telefone konversaciis kun rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov, kaj ili diskutis pri la situacio en Sirio.

Heather Nauert, proparolanto de la Ŝtata Departemento, diris en deklaro, ke Pompeo esprimis seriozan maltrankvilon pri eventuala milita operaco de la siria registara armeo en la nordokcidenta provinco Idleb. Li petis Lavrov subteni la laboron de la Organizo pri Malpermeso de Kemiaj Armiloj kaj respondecigi la sirian registaron pri uzo de kemiaj armiloj.

Usono, Britio kaj Francio marde publikigis komunan deklaron, dirante, ke ili konvene reagos al iu ajn ago de la siria registaro kun uzo de kemiaj armiloj. La deklaro diris, ke la tri landoj serioze zorgas pri eventuala operaco de la siria armeo en la provinco Idleb.

La usona Ŝtata Departemento diris ĵaŭde, ke ŝtata sekretario Mike Pompeo tiutage telefone konversaciis kun pakistana ĉefministro Imran Khan, urĝante la pakistanan flankon intensigi sian enlandan batalon kontraŭ terorismo. La pakistana flanko kontestis la deklaron de Usono, asertante, ke ilia konversacio ne koncernis la demandon de teroristoj en Pakistano.

Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo diris ĵaŭde, ke li nomumis Stephen Biegun kiel la novan specialan senditon por la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR).

Li diris, ke li kaj Biegun vojaĝos al Pjongjango en la venonta semajno por plua intertraktado kun la KDPR. Pompeo diris en sia parolado, "Estas tre oportuna momento, ke Steve aliĝu al la teamo. Li kaj mi vojaĝos al Nord-Koreio en la venonta semajno por fari pluan diplomatian progreson al nia celo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin