Mongola prezidento renkontiĝis kun ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj

(GMT+08:00) 2018-08-24 12:52:27     Redaktoro:Yu

Mongola prezidento Khaltmaa Battulga renkontiĝis kun vizitanta ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĵaŭde en la Ŝtata Domo en Ulanbatoro.

Battulga petis Wang transdoni liajn sincerajn salutojn kaj plej bonajn dezirojn al ĉina prezidanto Xi Jinping. Li diris, ke Mongolio admiras la atingojn de Ĉinio en disvolvado, atribuas grandan gravecon al la statuso de Ĉinio en la mondo, kaj ĉiam prioritatigas rilatojn kun Ĉinio en sia diplomatio.

En 2019, Mongolio kaj Ĉinio celebros la 70an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj. Mongolio volas labori kune kun Ĉinio por bone aranĝi memorfestajn aktivadojn, kaj preni la datrevenon kiel oportunon por profundigi la amikecon inter la du landoj kaj puŝi la ampleksan strategian partnerecon al nova nivelo.

Wang transdiris la plej sincerajn salutojn de prezidanto Xi al Battulga kaj diris, ke Ĉinio kaj Mongolio estas proksimaj najbaroj ligitaj per montoj kaj riveroj. Ĉinio ĉiam respektas la sendependecon, la suverenecon kaj la teritorian integrecon de Mongolio, kaj kredas, ke ankaŭ Mongolio subtenos la klopodojn de Ĉinio por protekto de bazaj interesoj. Li diris, ke Ĉinio volas preni la 70an datrevenon de la establo de diplomatiaj rilatoj en la venonta jaro kiel oportunon por kunlaboro kun Mongolio por desegni novan planon pri la estonteca disvolviĝo de duflankaj rilatoj. Li aldonis, ke Ĉinio subtenas Mongolion senĉese ĝisdatigi sian nivelon de kunlaboro kun la Ŝanhaja Kunlabora Organizo. Li ankaŭ esprimis la esperon, ke la du landoj akcelos la intertraktadon pri la subskribo de liberkomerca interkonsento, por alporti efektivajn profitojn al ambaŭ popoloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin