Novaĵoj (Aŭgusto 27)

(GMT+08:00) 2018-08-27 15:35:07     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 27a de aŭgusto, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke La KPĈ publikigis reglamentojn pri disciplina sankcio; La plej alta politika konsilisto de Ĉinio substrekas malriĉec-redukton kaj religian laboron en Tibeto. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) publikigis la reviziitajn 142-klaŭzajn reglamentojn pri disciplina sankcio de la KPĈ, postulante ĝian plenan efektivigon.

Avizo publikigita de la Centra Komitato de la KPĈ diris, ke la reglamentoj enkondukitaj unue en oktobro de 2015 ludis ŝlosilan rolon en protekto de la Statuto de la KPĈ kaj aliaj enpartiaj reglamentoj, certigo de enpartia disciplino kaj praktiko de strikta memregado de la partio.

La avizo diris, ke revizio farita post la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ metis disciplinon en la ĝeneralan strategion de la partia konstruado en la nova epoko, kaj estis aldonita enhavo rilata kun disciplino en la Statuso de la KPĈ. Ĝi diris, ke la reglamentoj plene efektivigas la Penson de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por la Nova Epoko kaj la spiriton de la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ.

Por striktigi politikan disciplinon kaj regulojn, la reglamentoj celas rezolute protekti la kernan statuson de ĝenerala sekretario Xi en la Centra Komitato de la KPĈ kaj la tuta partio kaj konservi la aŭtoritaton de la Centra Komitato de la KPĈ kaj ĝian centralizitan kaj unuigitan gvidadon.

La plej alta politika konsilisto de Ĉinio, Wang Yang, alvokis pli da klopodoj en redukto de malriĉeco kaj religia laboro por certigo de prospero, disvolviĝo kaj longedaŭra stabileco en la Tibeta Aŭtonoma Regiono.

Wang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, faris la rimarkojn dum sia inspektado en Tibeto de vendredo ĝis dimanĉo. Wang diris, ke pli da laboroj devas esti faritaj por antaŭenigi celatan malriĉec-redukton kaj rapidigi la paŝojn de konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj. Li diris, ke gajni la malfacilan batalon de elimino de malriĉeco en Tibeto estas tre grave por la popola bonfarto kaj etna solidareco. Li diris, ke prioritato devas esti donita al plialtigo de la kvalito de malriĉec-redukto, kun racia aranĝo de laboro, kaj rimarkigis, ke la longtempaj efikoj de la helpa laboro devas esti taksataj. Li substrekis kombini la redukton de malriĉeco kun ekologia protekto, dirante, ke ekologia translokado en altitudaj montaraj regionoj devas iri stabile kaj orde. Li rimarkigis ankaŭ, ke la laboro pri religiaj aferoj estas grava por la socia stabileco kaj prospero de Tibeto en longa periodo. Li urĝis la aŭtonoman regionon esti preta kaj singarda kontraŭ danĝero en sekura tempo.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi interparolis kun laosa ministro pri eksterlandaj aferoj Saleumxay Kommasith dimanĉe en Pekino.

Wang diris, ke sub la gvidado de la plej altaj gvidantoj de la du landoj, ĉina-laosaj rilatoj subtenis bonan tendencon de disvolviĝo, kreante novan situacion de komuna konstruado de la Zono kaj Vojo per la ĉina-laosa ekonomia koridoro kaj aliaj gravaj kunlaboraj projektoj. Wang akcentis, ke Ĉinio volas labori kun Laoso por akceli planadon de la ĉina-laosa ekonomia koridoro kaj konstruadon de la ĉina-laosa fervojo kaj efektivigi pli multajn kunlaborajn programojn.

Saleumxay diris, ke la laosa flanko volas labori kun la ĉina flanko por akceli konstruadon de la Zono kaj Vojo, kaj profundigi la Lancang-Mekongan Kunlaboron dum la servodaŭro de Laoso sur la posteno de kunprezidanto de la koopera mekanismo.

Germana konceliero Angela Merkel dimanĉe diris, ke dum siaj baldaŭaj vizitoj al tri afrikaj landoj, ŝi diskutos kun gvidantoj de koncernaj landoj pri pli strikta ekonomia kunlaboro kaj bato kontraŭ neleĝaj enmigrintoj.

De la 29a ĝis la 31a de aŭgusto Merkel vizitos Senegalion, Ganaon kaj Niĝerion, kaj kun ŝi vojaĝo delegacio de la germana ekonomia rondo.

Merkel diris, ke por Afriko la plej grava afero estas disvolvado de ekonomio; afrikaj junuloj bezonas trejniĝon kaj laborpostenojn; Germanio devas plifortigi ekonomian kunlaboron kun Afriko. Ŝi aldonis, ke la tri afrikaj landoj ĉiam sin dediĉas al traktado de regionaj disputoj, kaj Germanio devas doni al ili specialan ekonomian subtenon.

La ĵurnalo Rodong Simun de la Korea Demokratia Popola Respubliko dimanĉe publikigis komenton, akuzante usonajn specialajn trupojn pri sekreta trejniĝo kontraŭ Pjongjango en Japanio, Filipinoj kaj Sud-Koreio.

La artikolo diris, ke tio estas danĝera milita agado verŝanta malvarman akvon sur la entuziasmon de la du landoj por dialogo, kaj ke la KDPR devas serioze trakti la duvizaĝan sintenon de Usono.

Ŝtata komunikilo de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) raportis lunde, ke la rekuniĝo de disigitaj familioj kaj parencoj el la du Koreioj finiĝis dimanĉe en la feriejo monto Kumgang.

Laŭ la raporto de la Korea Centra Novaĵ-Agentejo, la rekuniĝo aranĝita de la Ruĝa Kruco de la suda flanko estis parto de praktikaj rimedoj por efektivigo de la historia Deklaracio de Panmunjom.

La plej alta gvidanto de la KDPR, Kim Jong Un, kaj sudkorea prezidento Moon Jae-in subskribis la Deklaracion de Panmunjom dum sia historia renkontiĝo en la 27a de aprilo. Ili konsentis rekomenci la rekuniĝon de familioj disigitaj de la Korea Milito.

La siria novaĵ-agentejo dimanĉe raportis, ke tiutage siria prezidento Bashar al-Assad renkontiĝis kun vizitanta irana ministro pri defendo Amir Hatami, kaj la du flankoj interŝanĝis opiniojn pri la situacio en Sirio kaj la duflankaj rilatoj.

Assad asertis la striktecon de siria-iranaj rilatoj kaj emfazis la gravecon de konstruado de siria-irana kunordiga mekanismo kaj plano pri duflanka longtempa kunlaboro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin