De porkobredejo ĝis farmobieno – "kastelo" establita de Wang Haiying

(GMT+08:00) 2018-08-28 14:36:32     Redaktoro:Selena

En la urbeto Guilin de la gubernio Shexian, Anhui-provinco, estas unu kamparana blanka domo kun ĉevalkapa tegmentorando kaj nigraj tegoloj. Wang Haiying estas mastrino de tiu domo kun loka arkitektura stilo de Anhui. Ŝi funkciigas la feridomon por turistoj, kiuj volas veni por sperti kamparan vivon dum ferioj. Antaŭe ŝi tenis porkobredejon same kiel vilaĝanoj dum la prospera periodo de porkobredado. Tamen ŝi rimarkis, ke la medio de la vilaĝo estis malbonigita pro porkobredado. Rememorante tiaman staton, ŝi kuntiris la brovojn, dirante, ke la medio estis tiel malbona kaj regis netolerebla malbonodoro.

Ŝi subite konsciis, ke por kobredado ne povas alporti longedaŭan profiton kvankam ŝi akiris iom da mono. En 2015 ŝi malkonstruis sian porkobredejon kaj komencis fondis la farmobienon.

"Tia transformiĝo estas peniga. Mi pensis, ke mi, kiel la unua, funkciigas la kamparanan domon, kio povas doni ekzemplon por aliaj vilaĝanoj. Tiel nia ekologia medio iom post iom pliboniĝos, kio estos alloga por pli kaj pli multaj turistoj."

Danke al turisma varmiĝo en la monto Huangshan kaj al populara memstira vojaĝmaniero, ŝia kamparana domo fariĝas pli kaj pli prospera. Urbanoj venas ĉi tien por persone kontakti la naturon kaj la vilaĝan vivon. En 2017 la nombro de turistoj akceptitaj de Wang Haiying en la farmobieno kalkuliĝis al 20 miloj da homfojoj, kaj la enspezo atingis 400 milojn da juanoj. En tiu ĉi jaro, ŝi estas honorigita de la urba Virina Federacio kiel "bona ekzemplo de kamparana domo".

"Mi pensis, ke ni, virinoj el Anhui, estas firmaj kaj persistemaj. Ni ĉiam klopodas por solvi problemojn malgraŭ ia ajn malfacilo."

Nun ŝi varbis malriĉajn vilaĝanojn por funkciado kaj helpas al vilaĝanoj, kiuj okupiĝis pri porkobredado, establi iliajn proprajn kamparanajn domojn. Por la estonteco ŝi planas vendi lokajn agrikulturajn produktojn, inkluzive de organikaj legomoj kaj kokoj. Ŝi esperas, ke la fizionomio de la vilaĝo ŝanĝiĝos per disvolvado de karakteriza agrikulturo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin