Wang Yi renkontiĝis kun Nikos Kotzias

(GMT+08:00) 2018-08-28 11:09:01     Redaktoro:Shanshan

Lunde en Pekino ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi interparolis kun greka ministro pri eksterlandaj aferoj Nikos Kotzias. La du flankoj subskribis memorandon de kompreno pri kunlaboro de konstruado de la Zono kaj Vojo.

Wang diris, ke fronte al necerta kaj nestabila internacia situacio, Ĉinio kaj Grekio devas kune antaŭenpuŝi profundan disvolvadon de rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo, persisti en multflankeco, oponi unuflankecon por aldoni pozitivan energion kaj stabilecon al la mondo. Sub la gvidado de la iniciato Zono kaj Vojo, Ĉinio volas profundigi kunlaboron kun Grekio en diversaj kampoj kaj fruktigi la duflankan rilatojn.

Kotzias diris, ke Grekio aktive subtenas la iniciaton Zono kaj Vojo, proponitan de ĉina prezidanto Xi Jinping, kaj volas preni la subskribon de la memorando kiel ŝancon por altigi la dulandan pragmatan kunlaboron al la nova nivelo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin