Novaĵoj (Aŭgusto 28)

(GMT+08:00) 2018-08-28 17:08:09     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 28-a de aŭgusto, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al altnivela konferenco pri intelekta proprieto por landoj laŭ la Zono kaj Vojo; ĉefministro Li Keqiang substrekis klopodojn por medicina reformo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la altnivela konferenco 2018 pri intelekta proprieto por landoj laŭ la Zono kaj Vojo, kiu malfermiĝis marde en Pekino.

Xi diris en sia letero, ke Ĉinio daŭrigis kaj disvolvis la silkvojan spiriton kaj proponis komunan disvolvadon de la iniciato Zono kaj Vojo, kio gajnis vastan aprobon, altiris aktivan partoprenon de rilataj landoj kaj la internacia komunumo kaj akiris esencan atingon. Li diris, "Ni volas plu kunlabori kun ĉiuj partioj, sub la principo de ampleksa konsiliĝo, kuna kontribuo kaj komunaj profitoj, por konstrui la Zonon kaj Vojon en la vojon de paco kaj prospero, malfermo, novigo kaj kunligo de malsamaj civilizacioj kaj daŭrigi la silkvojan spiriton." Li emfazis, ke la sistemo de intelekta proprieto ludas gravan rolon en akcelo de la komuna disvolvado de la Zono kaj Vojo. Ĉinio firme striktigos la protekton de intelekta proprieto, certigos leĝan protekton de la rajto de ĉiuj entreprenoj pri intelekta proprieto, kaj klopodos por krei favoran medion por komerco kaj novigo.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang alvokis konstantajn klopodojn por plifortigo de la reformoj de sanzorgo, medicina asekuro kaj farmacio por mildigi la malfacilaĵojn en ricevo de medicinaj servoj kaj malpezigi la financan ŝarĝon sur pacientoj.

Li, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris la rimarkojn en skriba instrukcio al nacia telekonferenco pri medicinaj reformoj, kiu okazis lunde en Pekino.

Li instigis al reformoj, kiuj reduktas la koston de tro altprezaj drogoj, profundigas la reformon de publikaj hospitaloj, plibonigas la bazan medicinan sistemon kaj la sistemon de diagnozo kaj kuracado, kaj disvolvas medicinajn kaj sanzorgajn servojn per la interreto. Li diris, ke la reformoj jam atingis iujn gravajn rezultojn, kaj granda nombro da medicinaj laborantoj faris grandajn kontribuojn por antaŭenigi la reformojn kaj protekti la sanon de la popolanoj.

Lunde en Pekino ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi interparolis kun greka ministro pri eksterlandaj aferoj Nikos Kotzias. La du flankoj subskribis memorandon de kompreno pri kunlaboro de konstruado de la Zono kaj Vojo.

Wang diris, ke fronte al necerta kaj nestabila internacia situacio, Ĉinio kaj Grekio devas kune antaŭenpuŝi profundan disvolvadon de rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo, persisti en multflankeco, oponi unuflankecon por aldoni pozitivan energion kaj stabilecon al la mondo. Sub la gvidado de la iniciato Zono kaj Vojo, Ĉinio volas profundigi kunlaboron kun Grekio en diversaj kampoj kaj fruktigi la duflankajn rilatojn.

Kotzias diris, ke Grekio aktive subtenas la iniciaton Zono kaj Vojo, proponitan de ĉina prezidanto Xi Jinping, kaj volas preni la subskribon de la memorando kiel ŝancon por altigi la dulandan pragmatan kunlaboron al la nova nivelo.

Altranga oficialulo diris lunde, ke la projektoj de la Zono kaj Vojo alportis al koncernaj landoj efikan investon anstataŭ la tiel nomatan enfalujon de ŝuldo, kreskigis lokan ekonomion kaj plibonigis la popolan vivtenon.

Ning Jizhe, estro de la Nacia Buroo de Statistikoj kaj ĝenerala vicdirektoro de la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo, refutis la rimarkojn pri enfalujo de ŝuldo en gazetara konferenco de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio.

Ĉi tiuj projektoj de konstruado de la Zono kaj Vojo estis aprobitaj post studo de efektivigebleco kaj striktaj ekzamenoj de pruntedono, kun devigaj postuloj pri la proporcio de nemoveblaĵa investo al la totala investo, aktiv-ŝuldo kaj kapitala profito.

Li diris, ke la ŝuldaj demandoj de iuj landoj ne estas certe ligitaj kun la konstruado de la Zono kaj Vojo kaj rilataj projektoj, ĉar tiuj landoj multe prunteprenis de aliaj landoj kaj internaciaj financaj organizoj, kaj estas peze ŝarĝitaj per ŝuldoj. Li aldonis, ke Ĉinio estas malfrua alveninto. Ĝi ne estas la plej granda kreditoro.

La rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris lunde, ke la novaj usonaj sankcioj kontraŭ Rusio komplikis la oportunojn por dialogo inter la du landoj pri serio da elstaraj aferoj,

Proparolanto de la ministerio Maria Zakharova diris en deklaro, ke malfeliĉe, la usona politika elito ne povas akcepti simplan veron: sankcioj ne povas devigi Rusion sin turni de la elektita vojo firme defendi naciajn interesojn. Ŝi aldonis, ke nature, tiaj paŝoj de Vaŝingtono ne helpas al respektema kaj civilizita duflanka dialogo kaj interreago.

La usona registaro efektivigas novajn sankciojn kontraŭ Rusio pro la supozata venenado kontraŭ eksa rusa spiono Sergei Skripal kaj lia filino Yulia en la brita urbo Salisbury en marto. Moskvo kelkfoje malkonfesis sian partoprenon.

La usona Ŝtata Departemento diris lunde, ke ŝtata sekretario Mike Pompeo vendrede telefone konversaciis kun sud-korea kaj japana ministroj pri eksterlandaj aferoj por diskuti la sekvan paŝon por la kontakto kun la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR).

Heather Nauert, proparolanto de la Ŝtata Departemento, diris en anonco, ke Pompeo kaj sud-korea ministro pri eksterlandaj aferoj Kang Kyung-wha reasertis, ke Usono kaj Sud-Koreio sin dediĉos plu al la fina, plene kontrolebla sennukleigo de la KDPR. La anonco diris, ke la du diplomatoj ankaŭ promesis daŭrigi striktan kunordigon kaj konsentis, ke premo devas daŭri ĝis la sennukleigo de la KDPR.

En aparta deklaro publikigita de Nauert, ankaŭ Pompeo kaj japana ministro pri eksterlandaj aferoj Taro Kono reasertis sian devontigon al la fina sennukleigo de la KDPR, kaj konsentis, ke premo devas daŭri ĝis la sennukleigo de la KDPR. Pompeo kaj Kono asertis la fortigon de la usona-japania alianco kaj promesis strikte kunlabori plu por trakti komunajn defiojn, kapti komunajn oportunojn kaj antaŭenigi la interesojn de Usono kaj Japanio en la regiono.

La oficejo de la usona komerca reprezentanto anoncis lunde, ke Usono kaj Meksiko atingis fundamentan principan interkonsenton pri renovigo de la nord-amerika liberkomerca interkonsento.

Usona prezidento Donald Trump diris tiutage, ke li atendas fruan rekomencon de komerca intertraktado kun Kanado. Li ankaŭ aludis, ke Usono eble metos aldonajn tarifojn sur aŭtojn importitajn el Kanado, se la du landoj ne povos akordiĝi pri nova liberkomerca interkonsento.

En telefona konversacio kun Trump, meksika prezidento Enrique Peña Nieto esprimis gratulon pro la akordiĝo pri novigo de la nord-amerika liberkomerca interkonsento, kaj esperis, ke Kanado estos inkluzivita en la novan liberkomercan interkonsenton.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin