Parolado de Mark FETTES, prez. de UEA, en inaŭguro de 103-a UK

(GMT+08:00) 2018-09-04 13:48:00     Redaktoro:Ĝoja

En la inaŭguro de la 103-a UK en Lisbono, prezidanto de UEA profesoro Mark FETTES faris paroladon pri Esperanto-kulturo. Dum la parolado li alte taksis la projekton "Teo kaj Amo", lanĉitan de Ĉina Radio Internacia.

Festparolado de la Prezidanto de UEA

D-ro Mark Fettes
en la 103a Universala Kongreso de Esperanto,
Lisbono, Portugalio, la 29an de julio, 2018

Estimataj honoraj gastoj, karaj kongresanoj,

Bonvenon al Lisbono, unu el la plej belaj havenurboj de Eŭropo, urbo samtempe profunde portugala kaj malferme internacia, iama centro de kelkaj el la plej grandaj maraj esploroj en la homa historio!

Ni venis ĉi tien aŭte, buse, trajne, aviadile, eĉ el la plej foraj anguloj de la planedo; sed longe antaŭ ol la mondo venis al Lisbono, Lisbono iris al la mondo. Oni bezonas la voĉon de poeto por priskribi la kuraĝon, la aŭdacon, la volforton de tiuj maristoj kiel Vasco da Gama kaj Magelano, kiuj en siaj etaj ŝipoj ŝpinis la unuajn fadenojn de la vasta reto de kontaktoj, kiu nun interligas ĉiujn landojn kaj kulturojn. Al niaj gastigantoj la portugaloj, la luzidoj, ni esprimas ne nur nian dankemon sed ankaŭ nian admiron.Ili estis inter la unuaj, kiuj ne nur revis pri la unueco de la mondo, sed faris konkretajn paŝojn por atingi ĝin.

Ni troviĝas ĉi tie por festi kaj ĝui alian el tiuj konkretaj paŝoj — lingvon konceptitan por tiu sama kunliga laboro, al kiu kontribuis la ŝipoj de la Lisbona haveno. Esperanto fariĝis imagebla, fariĝis kreebla, nur post tri jarcentoj de tiu kunteksado. El la unuaj transmaraj esploroj venis transmara komerco; per la transmara komerco kreskis kaj riĉiĝis imperioj; el la kolizioj de imperioj aperis ne nur militoj kaj rivaladoj sed ankaŭ la ĝermoj de internacia ordo bazita sur komunaj reguloj kaj normoj. Kio povus esti pli natura, do, ol ke iu krea geniulo, ĉe la rando de unu el tiuj imperioj, ellaboru la bazon de komuna lingva normo? Zamenhof vivis en la tempo, kiam kreiĝis la internacia poŝta sistemo kaj la internacia telegrafo, kiam internacia vojaĝado fariĝis imagebla ne nur por riĉuloj sed ankaŭ ordinaraj homoj. Internacia lingvo estis logika plia paŝo en tiu plifaciligado de homaj kontaktoj trans landlimoj.

Tio almenaŭ estas unu el la rakontoj. Estis certe kuraĝiga kaj inspira penso por la fruaj esperantistoj, ke la nova lingvo rajdas sur la tajdo de la historio. Montriĝis, tamen, ke ekzistas pli ol unu speco de historia logiko. Kune kun nova internacia ordo bazita sur paco, komerco kaj scienco, plu kreskis alia, ombra ordo, ordo bazita sur malnovaj hierarkioj kaj sistemoj de ekspluatado, kiuj konstante ŝanĝas sian eksteran aspekton dum ili konservas la malegalan dividon de potenco.

Ni vivas ankoraŭ en tiu mondo de ombro kaj lumo. La historio de Eperanto estas plena de ambaŭ. Ni havas niajn heroojn kaj niajn martirojn, niajn kantistojn de amo kaj belo, niajn poetojn de lukto kaj malĝojo. La strebado por homaj frateco kaj interkompreniĝo neniam estis facila, nek en la tempo de Zamenhof, nek tra la resto de la tumulta dudeka jarcento; nek en niaj tagoj nun ĝi estas facila. Ni vidas ĉiutage en la novaĵoj, kiom pretaj povas esti la homoj rigardi la aliulon kiel malamikon. Ni vidas ĉiutage, kiom da malkompreno, kaj eĉ malkomprenemo, plu ekzistas en mondo kie faktoj kaj informoj estas pli abundaj kaj alireblaj ol iam ajn en la historio. Ni vidas, efektive, ke multe da laboro restas por ni, se ni volas ke niaj nepoj vivu en mondo pli luma ol la nuna, pli paca, pli justa.

Mi volas hodiaŭ paroli al vi pri tiu laboro el eble nekutima angulo. Ni plej ofte pensas pri sociaj movadoj kiel portantoj de ideoj kaj argumentoj. Ili provas konvinki nin pensi alimaniere – pri la rajtoj de samseksamantoj, pri la protektado de la vivmedio, pri la forigo de la mortpuno, pri la transiro al karbonkonserva ekonomio. Ni esperantistoj havas ankaŭ niajn argumentojn, kompreneble. Ni jes volas konsciigi niajn kunhomojn pri la graveco de lingva diskriminacio, la danĝeroj en la superregado de kelkaj ekskoloniaj lingvoj, kaj la valoro de lingvo neŭtrale homa. Ni klare vidas la ligitecon inter tiuj temoj kaj la aliaj streboj por daŭripova mondo. En la koridoroj de Unuiĝintaj Nacioj, en la konferencoj de neregistaraj organizoj, en la paĝoj de revuoj popularaj kaj sciencaj, ni elmetas niajn ideojn, ni strebas persvadi kaj konvinki. Tio estas necesa kaj valorega laboro. Ni salutu niajn aktivulojn, kiuj faras ĝin; ni klerigu nin mem per iliaj argumentoj; ni subtenu ilin mone kaj morale!

Sed nia movado por Esperanto havas alian flankon, same aŭ eĉ pli esencan. Nia ideo estas ankaŭ praktiko. Se neniu parolus kaj uzus Esperanton, la argumentoj por ĝi restus pure teoriaj, same kiel la argumentoj por multaj aliaj planlingvaj projektoj kiuj neniam sukcesis evolui ĝis parolkomunumo. Sed la ĉefa kaj plej konvinka argumento por Esperanto estas tio, ke ĝi funkcias, ke ĝi efektive kunligas mondvastan komunumon de tre diversaj homoj, kiuj uzas ĝin por esprimi kaj plenumi enorman gamon de homaj bezonoj kaj homaj kapabloj. Jes, vi, karaj aŭskultantoj, vi estas la plej konvinka argumento por nia lingvo, ne pro tio, kion vi diras pri ĝi, sed pro tio, kion vi faras per ĝi!

Mi pensas ke ni ofte subtaksas, kiom tiu trajto diferencigas nin de multaj aliaj sociaj movadoj. Pledi por socia ŝanĝo estas unu afero; praktiki socian ŝanĝon estas alia, precipe kiam tiu ŝanĝo estas ankoraŭ tre minoritata elekto. Esti vegetarano antaŭ tridek jaroj, ekzemple, estis en multaj landoj kaj cirkonstancoj malfacila defio! Kaj oni povas esti vegetarano sola, sed por esti aktiva esperantisto oni bezonas aliajn esperantistojn. Niaj pioniroj devis fari grandajn klopodojn por retrovi unu la alian, por krei komunajn tradiciojn, komunajn instituciojn. Kaj ankoraŭ nun, malgraŭ la ekzisto de Interreto, fariĝi kaj resti aktiva uzanto de Esperanto postulas konstantan elektemon, iuspecan rifuzadon simple cedi al la kutimoj de la socio ĉirkaŭ ni. Kiam vi elektas veni al kongreso anstataŭ iri al la plaĝo – aŭ kiam vi iras al la plaĝo, sed kunportas la plej lastan krimromanon en Esperanto – vi samtempe manifestas vian apartenon al tiu ĉi eksterordinara mikrokosmo de homa egaleco kaj homa interkompreniĝo.

Kulturo konsistas el tiaj faroj, el tiaj agoj, el tiaj elektoj. Ĝi estas procezo de konstanta kreado. Kiam ni pensas pri kulturo en niaj modernaj amassocioj, ni ofte imagas nin kiel konsumantoj de la kreaĵoj de aliaj. Sed la kulturo de Esperanto ne estas tia, aŭ ne nur tia. Mia amiko István Ertl iam nomis ĝin "memserva" kulturo; laŭ mi, ĝi estas eĉ "memkuira" kulturo. Zamenhof memkuiris la bazon de la lingvo; aliaj memkuiristoj uzis ĝin por ekkrei siajn proprajn pladojn; kaj la memkuira tradicio daŭras ĝis nun, en hejmoj kaj kafejoj kaj klubejoj kaj retejoj tra la mondo. Kompreneble, ni havas niajn ĉefkuiristojn, niajn homojn kun la tri steloj de Michelin – homojn kiel la karmemora Marjorie Boulton, nia poeto, instruisto kaj eseisto, biografianto de Zamenhof kaj Baghy, kies forpason ni memoras hodiaŭ kaj kies atingojn ni prifestos dum la kongresa semajno. Sed la atingoj de niaj korifeoj eblas nur sur la bazo de populara kuirkulturo konstruita de ni ĉiuj.

Kaj tio kondukas min al la aktuala defio, kiu frontas nin. Ni ĉiuj verŝajne konas la statistikojn, ke ĉiujare centoj da miloj da retaj lernantoj elektas ekstudi Esperanton. Ni ne multe scias pri la motivoj de tiu elekto, sed verŝajne temas pri similaj motivoj kiel por ni ĉiuj: scivolo, idealismo, lingvemo, lernemo. Kaj kiel en ĉiuj kursoj, nur parto de ili daŭrigas la lernadon, aŭ venas al la fino de la unua studplano. Tiun realon ni verŝajne ne povas ŝanĝi. Esperanto estas relative facila, sed ĝi ne estas absolute facila! Ne eblas atendi, ke pli ol kvin aŭ dek procentoj de la eklernantoj persistos ĝis iu baza nivelo de kompetento.

Tamen, kvin procentoj de unu miliono de homoj estas 50 000 novaj potencialaj esperantistoj.Tiajn nombrojn ni ne vidis de multaj jardekoj; eble neniam. Sed la 50 000 ne troviĝas ĉi tie inter ni; nek 5 000; nek eĉ 500 el tiuj novuloj. Mi kompreneble ne volas diri, ke oni devas partopreni Universalan Kongreson por fariĝi vera esperantisto! Sed ni rajtas atendi, ke iu parto de la homoj kiuj trovas sian vojon al Esperanto trovos sian vojon ĉi tien, al nia plej granda kultura festo, la plej okulfrapa pruvo pri la vivanteco de nia lingvo, ĝia popolo, kaj ĝiaj tradicioj.

Mi ne dubas, ke inter ni hodiaŭ troviĝas ĝuste tiaj homoj, kiuj eklernis Esperanton per la reto kaj iom post iom enmovadiĝis. Bonvenon al vi! Sentu vin hejme! Sed ni devas pensi pri la multaj aliaj, kiuj mankas. Tio laŭ mi estas speco de kultura problemo – nia kultura problemo. Mi diris pli frue, ke kulturo konsistas el faroj, el agoj, el elektoj. La elekton lerni Esperanton devas sekvi aliaj elektoj uzi ĝin. Kaj ni devas faciligi tiuj elektojn! Ni devas helpi la novajn retajn lernantojn de Esperanto eksperti ĝian kulturon laŭeble frue, laŭeble ofte, laŭeble ĝue. Ni devas helpi ilin fariĝi memkuiristoj.

Tio estas defio kiun nun alfrontas UEA, kunlabore kun nia junulara sekcio TEJO kaj nia instruista faka asocio ILEI. Antaŭ kelkaj semajnoj ni interkonsentis kun gvidantoj de Duolingo, la plej granda reta lingvolernejo kun ĉirkaŭ du milionoj da retaj lernantoj de Esperanto, kunlabori pri la organizado de lokaj eventoj por tiuj lernantoj. Loka evento povas esti io ajn – renkontiĝo en kafejo, ludvespero aŭ muzika vespero, libroklubo, naturpromenado, progresiga kurso, virtuala renkontiĝo kun grupo de lernantoj en alia lando – la ebloj estas senfinaj. Ni havas la ambicion evoluigi tiun kulturon de lokaj eventoj, varbi kaj trejni kaj subteni lokajn organizantojn, por multe plivastigi la trafikon inter Esperanto kiel lingvo, Esperanto kiel ideo, kaj Esperanto kiel praktiko.

Kaj kia estas tiu praktiko? Nu, vi ĉiuj mem konas partojn de ĝi, ĉar jen vi ĉi tie, aŭskultante min, sentante nian kunecon en ĉi tiu momento, sentante la mirindan forton de la lingvo kiu ebligas tiun kunecon. Sed honore al la Jaro de la Esperanta Kulturo, kies kulmino venas en ĉi tiu kongreso, mi menciu kelkajn aliajn manierojn partopreni en nia memkuira praktiko, ne nur dum unu semajno de la jaro, sed konstante, ne nur en specialaj okazoj sed ankaŭ kiel parto de sia taga aŭ semajna rutino.

Ni povas elekti legi. Ne nur librojn kaj revuojn, la tradiciajn kolonojn de nia kulturo; nuntempe eblas krome legi blogojn, novaĵretejojn, diskut-forumojn, Vikipedion. La Esperanta Vikipedio troviĝas inter la kvardek plej grandaj lingvoj de tiu vaste uzata memkuirita enciklopedio. Ĝi cetere helpos vin orientiĝi en nia literaturo, unu el la grandaj kulturaj atingoj de nia movado, kiun ni diversmaniere prifestas ĉi-semajne. Nepre trovu vian vojon al la Libroservo dum via kongresumado, kaj forportu kelkajn el ĝiaj trezoroj por legi hejme!

Ni povas elektispekti kaj aŭskulti. De jardekoj ni havas niajn radiostaciojn, kiuj provizis tiom da izolitaj lernantoj per vojo al la parola lingvo, kaj krome donis fascinan fenestron al aliaj landoj kaj kulturoj. En la lastaj tri jardekoj disvolviĝis vigla kaj riĉa muzika kulturo, kiu pro la reto iĝis alirebla por iu ajn muzikŝatanto. La mirinda projekto Muzaiko, la unua 24-hora retradio en Esperanto, estas akompanata de pli kaj pli da podkastoj, videoblogoj, kaj ankaŭ vivaj elsendoj per Facebook kaj aliaj kanaloj el kongresoj kiel nia ĉi tie. Nepre esploru, kiel pli regule dum la tuta jaro vi povas ĝui la vidaĵojn kaj aŭdaĵojn de Esperantujo.

Ni povas elekti partopreni. Tradicie ni pensas pri klubvesperoj, semajnfinaj kursoj, lokaj renkontiĝoj, landaj kaj regionaj kongresoj, kaj kompreneble la UK mem. Sed plivastiĝas la elektoj. Jam antaŭ deko da jaroj, responde al la plimultiĝo de retaj lernantoj ĉe la retejo lernu.net, Petro Balázs kaj lia teamo en Slovakio komencis organizi la Somerajn Esperanto-Studadojn, kiuj sukcesis allogi grandan gamon de esperantistoj, de la novaj ĝis la spertaj, de la junaj ĝis la ne plu junaj. En Usono rekreskis la intensa somera kursaro NASK kaj plurfoje aldoniĝis Kino-Teatra Festivalo, en kiu eblas ne nur spekti sed ankaŭ krei artaĵojn filmajn kaj scenejajn. Ĉina Radio Internacia jam dufoje organizis internacian konkurson de mallongaj filmoj pri la temo Teo kaj Amo, en kiu partoprenis konkursantoj el dekoj da landoj. Tiuj laŭ mi estas unuaj ondetoj de granda tajdo de novspecaj aranĝoj, al kiu la kunlaboro interUEA kaj Duolingo certe kontribuos. Ju pli ni evoluos al kulturo de aktiva, diversspeca kaj konstanta partopreno, des pli alloga ni fariĝos por tiu nova generacio de retaj lernantoj, kaj des pli ni ĉiuj ĝuos nian esperantistecon!

Laste, kaj egale grave por nia kulturo, ni povas elekti aparteni. Iam, fariĝi esperantisto pli-malpli aŭtomate signifis aliĝi al loka grupo, landa asocio, aŭ UEA – eble ĉiuj tri. Dum jardekoj tio estis la plej evidenta kaj facila maniero ricevi informojn pri la movado, malkovri novajn facetojn de la lingvo, senti sin ano de mondvasta komunumo. Kompreneble tio ne plu necesas en sama grado. Nuntempe iu ajn kun komputilo kaj retkonekto povas ekorientiĝi en Esperantujo kaj eventuale eĉ eksenti apartenon al ĝi. Sed mi estas konvinkita pri la daŭra graveco de membriĝo. Membriĝo estas konkreta ago. Per la pago de kotizo, per la dono de viaj datumoj, vi investas ankaŭ parton de vi mem en kolektiva entrepreno. Nia mondo kaj nia movado bezonas tiajn investojn, en asocioj kiuj transiras la limojn de nacieco, klaso, religio, en kolektivoj bazitaj sur nia komuna homeco. Se Esperanto fariĝas parto de nia identeco – kiel jam okazis por multaj el ni ĉi tie, eble por ni ĉiuj – tiam ni vole-nevole apartenas al tia kultura komunumo, komunumo konstate rekreata el niaj faroj kaj agoj kaj elektoj. Elekti membriĝi – ĉu en UEA, ĉu en landa aŭ faka asocio, ĉu en loka grupo aŭ Esperanto-centro – estas baza konkretigo de tiu aparteno.

Mi fieras pri tiu nia kulturo. Ĝia riĉeco kaj diverseco ŝajnas al mi eksterordinara atingo, kiu rekonfirmas al mi ĉiutage la gravecon kaj valoron de nia afero. En tiu kunligado de mondoŝanĝa ideo kaj mondokrea praktiko, Esperanto faras unikan kaj radikalan kontribuon al la monda kulturo. Kaj la portantoj kaj vivigantoj de tiu kulturo estas vi, karaj kongresanoj. Mi dankas kaj gratulas vin ĉiujn pro viaj kontribuoj al tiu ĉi granda entrepreno. Bonvenon al nia komuna kultura festo! Bonvenon al Lisbono!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin